Frater2

Frater2 estas revizio de Paul O. Barlett de la origina projekto de planlingvo Frater de Pham Xuan Thai.

La ĉefaj malsamoj inter Frater kaj Frater2 estas (inter aliaj):

  • Prononco kaj ortografio
  • Ŝanĝoj en verba sistemo, bazita en Intergloso, kiu inkluzivas la aspekton kaj imperativon.
  • Enkonduko de demanda vorteto por demandaj sentencoj
  • Ŝanĝoj en pronomoj kaj gramatikaj vortetoj
  • Ŝanĝoj en nombra sistemo

Prononco kaj ortografio

Frater2 havas nur 18 fonemojn. Por reprezenti ilin, uzas la latinan alfabeton. Oni povas skribi frater2 alie kun nur grandaj aŭ kun nur malgrandaj literoj.

  • Vokaloj: A, E, I, O, U
  • Ne estas diftongoj aŭ duonvokaloj
  • Konsonantoj: B, D, F, G, J/ĵ/, K, L, M, N, P, R, S, T; oni povas uzi C, H, Q, V, W, X, Y kaj Z por propraj fremdaj nomoj
  • Duoblaj vokaloj reprezentas longecon de antaŭa vokalo kiel en la itala lingvo
  • Ne estas akcentaj silaboj en vorto: ĉiuj silaboj estas prononcataj kun sama forto
  • Apostrofo ' indikas propran nomon.

Morfologio

Frater2 ne fleksias aŭ aglutinas vortojn kaj estas tute analiza izolanta lingvo. Kiel frater, ĝi ne uzas artikolojn, kaj ne enhavas genrojn. Kiam la sekso gravas, oni povas uzi ”andro” kaj ”gine”.

La prepozicio ”gu” povas esti uzata antaŭ vorto por indiki substantivojn, se estas bezonate.

Komparo

”je” indikas egalecan komparon:

  • mensa ni juge maga je ot mi – Via meblo estas tiel granda kiel la mia

”plus” indikas superecan komparon:

  • kani dis juge jube – Ĉi tiu hundo estas juna
  • kani na juge jube plus – Tiu hundo estas pli juna
  • dom mi juge maga plus ot ni (dom) – Mia domo estas pli granda ol la via
  • mi loge belo plus ni – Mi parolas pli rapide ol vi

”plusno” indikas la komparon de malsupereco:

  • kup mis juge komple plusno ot lis (kup) – Nia kupo estas malpli plena ol la ilia.
  • kani noble plusno kat – La hundo estas malpli nobla ol la kato

Superlativo

”plasuni” indikas la superlativon de supereco:

  • kat juge jo noble plasuni – La kato estas la plej nobla besto.

”plasunino” indikas la superlativon de malsupereco:

  • li juge gine orderkon plusunino, mi kones ke – Ŝi estas la malpli ordigema virino kiu mi konas.

”tele” indikas la absolutan superlativon:

  • ipo juge belo tele – La ĉevalo estas belega besto

Pluralo

Se la pluraleco ne estas klara per la kunteksto, oni uzu la vorton ”poli”.

Nombroj

La nombroj de frater2, de nul al naŭ: nul, uni, bi, tri, tetra, penta, ses, sep, oka, nona. La malsimileco al frater estas ”tetra”, ”penta” kaj ”oka”, kiu estas ”kuadri”, ”kuinti”, kaj ”okta” en frater.

Aliaj numer-nomoj:

deka 10
senti 100
mil 1000
miria 10.000
lak 100.000
milion 1.000.000
miliar 1.000.000.000
bilion 1.000.000.000.000

73.000.000.000.000.000 – sep birgul tri multi deka forse dekases

Pronomoj

Personaj pronomoj:

persono singularo pluralo
1 mi mis
mus
2 ni nis
3 li lis

La malsamecoj kompare al frater, ŝajne estas li, lin (ili, ilin en frater) kaj mus, kiu signifas ”ni sen vi”. Kiel frater, frater2 ne distingas genron en la pronomoj.

  • antrop – oni
  • afto – si

Rilataj pronomoj:

  • ke – kio, kia, kiu, ktp

Montraj pronomoj:

  • dis – ĉi tiu, ĉi tio, ĉi tia, ktp
  • na – tiu, tio, tia, ktp
  • ilik – tiu for, tio for, tia for, ktp

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.