Franz Junot
| Franz Junot | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de aprilo 1785 en Ballenstedt |
| Morto | 4-an de januaro 1846 (60-jaraĝa) en Rudolstadt |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Caroline Junot |
| Okupo | |
| Okupo | Bergbeamter (en) |
Franz Karl Immanuel JUNOT (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1785 en Ballenstedt, mortinta la 4-an de januaro 1846 en Rudolstadt) estis princa-ŝvarcburga metalurgiinspektisto kaj bofilo de Friedrich Schiller.
Vivo
Junot komisiitis en 1821 fare de princo Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt) pri la gvidado de la metalurgiuzino en Katzhütte. Junot modernigis la fabrikon enkondukante diversajn novajn teknikojn. Produktitis fergisaĵoj, maŝineroj, parapetoj el forĝita fero, seruristaĵoj kaj ferdiskoj.
Famaj kaj demandataj estis artistaj luksaĵoj kiel plakedoj kun bildoj de princoj kaj konatuloj, tombokrucoj, bustoj, statuetoj. Sub la gvidado de Junot la entrepreno ja ekfloris.
Li nomumitis en 1835 princa minejkonsilisto kaj nomibriĝisinter la plej gravaj fakuloj siaspece. Ĝismorte li inspektistis en la princujo.
La 2-an de novembro 1839 Junot iĝis membro de la Princa ĉambra-kolegio kaj de la Princa komisiono pri stratoj, akvoj kaj riverbordoj. Pro tio necesis transloĝiĝi disde Katzhütte al Rudolstadt.
Familio

Franz Karl Immanuel Junot dufoje edziĝis.
1. Nupto kun Louise Albertine Hünicke el Zerbst (1796-1833)
- Kun ŝi li havis sep infanojn kiuj ĉiuj naskiĝis en Katzhütte.
- Friedrich Ludwig Franz (Louis) (1821-1897), arĥitekto
- Franziska (* 1822), lernantino ĉe la far Caroline Schiller fondita porknabina lernejo en Rudolstadt
- Albert (1823-1824))
- Emilie Pauline (1825-1848), nuptis la danan scienculon Karl Christian Otto (Rewentlov)
- Adelarde Sidonie (* 1826)
- Laurette (* 1829)
- Paul (* 1831)
2. Nupto kun Caroline Henriette Luise von Schiller, la plej maljuna filino de Ŝilero, en 1836 en Volkstedt. La ununura infano Felix Carl mortis 5-jaraĝa.
Memore al la minejkonsilisto kaj la geedziĝo kun la ŝilera filino muntitis en 1930 fare de Thüringerwald-Verein tabulo kaj plakdeo ĉe Kieslerstein-monto. Alia memortabuleto pendas vande de la urbodomo de Katzhütte.
Literaturo
- Walter Serlo: Bergrat Junot, der Schwiegersohn Schillers, Schwarzburgbote Nr. 9, nov. 1934
- Erich Scherer: Schillers älteste Tochter Karoline Luise Henriette Junot, Halle an der Saale, Selbstverlag 2012
- Eduard Kühne: Chronik von Katzhütte im Fürstentum Schwarzburg-Rudolstadt, Heinrich, Gehren 1891
- Elfriede Mandrossa: Bergrat Junot und Frau Caroline, Rudolstädter Heimathefte, Jg. 40, Rudolstadt 1994, H. 3/4, p. 84–86
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

