Formikologio

Formikologio aŭ Mirmekologio (/mɜːrmɪˈkɒlədʒi/; de la greka: μύρμηξ, mirmeĥ, "formiko" kaj λόγος, logos, "studo") estas branĉo de entomologio koncentranta sur la studo de formikoj.
Kelkaj fruaj mirmekologoj konsideris formiksocion ideala formo de socio kaj serĉis trovi solvojn al homaj problemoj per studado de ĝi. Formikoj servas kiel modelo por studi demandojn pri la evoluo de sociaj sistemoj pro siaj kompleksaj kaj diversaj formoj de bonsociemo (t.n. eŭsocieco, socia organizado implikanta labordividon, lernadon, fungan kaj afidan terkultivadon, sklavecon kaj socian parazitadon). Formikoj daŭre estas modelo de elekto por la studo de demandoj pri la evoluo de sociaj sistemoj pro iliaj kompleksaj kaj diversaj formoj de socia organizo. Ilia diverseco kaj eminenteco en ekosistemoj ankaŭ faris ilin gravaj eroj en la studo de biodiverseco kaj konservado. En la 2000aj jaroj, formikaj kolonioj komencis esti studitaj kaj modeligitaj por ilia rilato en maŝina lernado, kompleksaj interaktivaj retoj, stokastikeco de renkonto kaj interrilataj retoj, paralela komputiko kaj aliaj komputikaj kampoj. [1]
En 2009, pli ol 12,000 specioj de formikoj estis konataj, kaj kelkaj taksoj taksas la totalan diversecon (inkluzive de specioj ankoraŭ nekonataj) je pli ol 20,000 specioj.
Kiel esploristino Charlotte Slay rimarkigis, mirmekologio estas integrita parto de multe da 21-jarcenta intelektismo.
Historio
La termino mirmekologio devenas de la greka vorto μύρμηξ * myrmex* , formiko, kaj de la popolo de la " Mirmidoj ", kiuj, laŭ la greka mitologio, devenis de la formikoj transformitaj de Zeŭso en homojn.
Formikoj, kun sia kompleksa konduto, fascinis naturobservantojn ekde antikvaj tempoj. La grekoj kaj hebreoj dediĉis plurajn fablojn al ĉi tiuj etaj insektoj, inkluzive de " La Formiko kaj la Akrido ".
Referencoj
- ↑ Deborah Gordon. (2010) Ant Encounters Interaction Networks and Colony Behavior. New Jersey: Princeton University Press. ISBN 978-0691138794.
Vidu ankaŭ
- Mirmekofilo
- Socibiologio
Eksteraj ligiloj
- Dokumentario pri mirmekologioArkivigite je 2007-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.