Filepitedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La filepitedoj[1] (latine Philepittidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ekzistas kvar specioj en du genroj. La tipa genro de tiu familio estas Philepitta, Esperantigita "filepito", sed ĝeneralige ĉiuj filepitedoj estas nomataj "filepitoj"[1]. Ĉiuj filepitoj estas endemiaj de Madagaskaro.
Taksonomio
Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por la tuta familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Philepittidae - filepitedoj
- Philepitta Geoffroy Saint-Hilaire, I, 1838 - filepito
- Neodrepanis Sharpe, RB, 1875
- Philepittidae - filepitedoj
Etimologio
La scienca nomo Philepittidae estas vortokunfando de du genroj, la eksa genro Philedon (el melifagedoj) kaj Pitta (pito) pro similecoj[3].
Disvastiĝo
Filepitoj estas endemiaj en Madagaskaro, tio signifas ke ili troviĝas nur sur tiu insulo.
Aspekto
Temas pri malgrandaj birdoj – Neodrepanis coruscans longas nur 10 cm kaj similas al certio – sed ili havas malsveltan korpon. La vosto estas mallonga, la kruroj longaj, la beko pli mallonga ol la kapo. Estas evidenta seksa duformismo, tial la maskloj havas intensajn irizajn bluajn aŭ verdajn vizaĝajn karunklojn.
Vivo
Ili estas apenaŭ esploritaj, kaj oni nur malmulton scias pri ili, ĉar ili plejparte vivas kiel soluloj en la densa subkreskaĵo de arbaroj. Oni supozas, ke ili sin nutras per etaj fruktoj, ankaŭ per insektoj aŭ nektaro. Ili konstruas pendantajn nestojn.
Bildaro
-
Philepitta schlegeli
-
Neodrepanis coruscans
-
Philepitta castanea
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 18-an de jan. 2026.
- ↑ Birds of the World, Philepittidae.
Literaturo
- Joseph Forshaw, Enzyklopädie der Vögel, Augsburg 1999, ISBN 3-8289-1557-4, p. 159
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


