Faztransiro
Faztransiro estas ŝanĝo de iu fazo de materio al alia. Dum faztransiro, kvantaj proprecoj de la sistemo ŝanĝiĝas abrupte, ofte ne kontinue.
Ekzemploj de faztransiro
- La plej familiara estas la faztransiro inter la solida, likva, kaj gasa fazoj.
- Transiro al/el/inter mezofazoj, ekz., likvaj kristaloj.
- Transiro inter la feromagneta kaj paramagneta fazoj de magneto, ĉe la Curie-punkto.
- Transiro inter la superkondukta kaj nesuperkondukta fazoj de superkonduktanto
- Transiro al/el Bose-Einstein-kondensa aŭ superfluida fazoj
- Spontanea rompo de simetrio, ekz.: per la mekanismo de Higgs.
Klasifiko de faztransiroj
La aŭstra-nederlanda fizikisto Paul Ehrenfest klasifikis faztransirojn al la jenajn kategoriojn:
- Dum unuaorda faztransiro, la unua derivaĵo de libera energio de la sistemo nekontinue "saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro rompas simetrion. Ĉar la unua derivaĵo de la libera energio estas ne kontinua, dum la faztransiro la sistemo enigas aŭ eligas varmon, laŭ la ekvacio de Clausius-Clapeyron.
- Ekz.: transiro inter gaso, likvo, kaj solido. (La denso -derivaĵo de la libera energio laŭ la ĥemia potencialo- ne estas kontinua.)
- Dum duaorda faztransiro, la unua derivaĵo de la libera energio de la sistemo estas kontinua, sed la dua derivaĵo ja *saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro ankaŭ rompas simetrion, sed nek enigas nek eligas varmon. La ekvacio de Ehrenfest kaj la teorio de Landau traktas tiajn faztransirojn.
- Ekz.: feromagnetoj; superkonduktantoj; superfluidoj; likvaj kristaloj; modelo de Ising (kun almenaŭ du dimensioj); ktp.
- Dum senfinorda faztransiro, kontinua estas ioma ajn ordo de derivaĵo de la libera energio, sed la libera energio ne estas analitika ĉe la faztransiro. Tiu ĉi tipo rompas nenian simetrion, sed okazas kvalita ŝanĝo en la propraĵoj de la sistemo.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.