Faskoj

La faskoj (plurale tantum-a vorto el la latina fascis) aŭ fasko da liktoroj, estis la arigo de 30 vergoj (ĝenerale el betulo aŭ ulmo, unu po kurio de la Antikva Romio), ligitaj kun ritaj ceremonioj per ruĝa ledaĵo kreante cilindron, kiu tenas komunan hakilon aŭ duklinga hakilo.
Origine ĝi estis la emblemo de la militista potenco de la etruskaj reĝoj, adoptita de la romiaj monarkoj kaj postvivante dum la respubliko kaj parto de la imperio. Tradicie, ĝi simbolas la potencon, pro la fasko da vergoj, «la unuiĝo igas la forton», ĉar pli facilas rompi unu solan vergon ol la tutan faskon, kaj la hakilo simbolas la justecon, senkompata rilate la vivon kaj la morton.
Ekde la komencoj de la Romia Respubliko, la faskoj estis portitaj surŝultre de pluraj liktoroj, fasces lictoriae, kiuj akompanis la edilojn kiel simbolo de la aŭtoritateco de ilia imperiumo kaj ilia kapablo por ekzerci la justicon.
La reĝo de la Antikva Romio portis faskojn. La posteno je reĝo ne estis hereda, kvankam dumviva. La reĝo portis violkoloran mantelon, eburan sceptron kaj oran kronon kaj estis antaŭita de dek du liktoroj kiuj portis la faskojn.
En la 20a jarcento la movado faŝismo uzos tiun iaman emblemon kiel simbolon de reveno al pasinta grandeco de Italio pere de perforta unueco.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.