Fanny Mikey

Fanny Mikey
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1930 (1930-12-26)
en Bonaero
Morto 16-an de aŭgusto 2008 (2008-08-16) (77-jaraĝa)
en Santiago de Cali
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo kremacio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko KolombioArgentino vd
Ŝtataneco Argentino
Kolombio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1958– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fanny Elisa Orlanszky, (foje skribita "Orlansky" aŭ "Orlanzky") konita per la nomo Fanny Mikey, naskita en Bonaero (Argentino) en 1934 kaj mortinta la 16-an de aŭgusto 2008 en Cali (Kolombio), estis elstara aktorino, reĝisorino kaj entreprenistino en teatro. Ŝia laborado en teatro disvolviĝis en Kolombio ekde 1959 ĝis sia morto.

Ŝi estis filino de litovia enmigrinto en Argentino, studis teatron en la Hebrea Societo de Argentino. Ŝi lernis aktoradon el Heidy Crilla kaj Emilio Satanovsky. En 1959 ŝi alvenis al kolombia urbo Cali kaj eklaboris en la Teatro Experimental de Cali (Eksperimenta Teatro de Kali), kiun ŝi administris; en tiu urbo ŝi ankaŭ organizis plurfoje artajn festivalojn.

Poste ŝi loĝis en Bogoto, kie dum 7 jaroj ŝi estis direktoro de la Teatro Popular de Bogotá (Popola Teatro de Bogoto). Ŝi fondis teatrejon-koncertejon La Gata Caliente (La Varma Katino) kaj kreis la fondaĵon Fundación Teatro Nacional[rompita ligilo] (Fondaĵo Teatro Nacia). Ankaŭ ŝi estis la ĉefa kreinto de la Festival Iberoamericano de Teatro de Bogotá Arkivigite je 2006-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, unu el plej grandaj internaciaj teatraj festivaloj en la mondo, kiu en marto de 2008 okazis la dekunuan fojon.

En la internacia teatra mondo, ŝi partoprenis multajn fojojn invitita, kiel aktorino, reĝisorino aŭ juĝistino, inter aliaj en: la Monda Teatra Festivalo de Parizo, la Internacia Teatra Festivalo de Karakaso, la Festivalo de Cádiz, la Festivalo de Avignon, la Tutmondaj Teatraj Olimpikoj de Grekio, kaj en Meksiko en la Festivaloj "Cervantino"[rompita ligilo] kaj en la Granda Festivalo de Meksikurbo.

Pro sia kultura kaj teatra aktivado oni aljuĝis al ŝi pli ol dek du premiojn, kolombiajn kaj internaciajn.

Aleksteraj Ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.