Fallout 4
| Fallout 4 | |
|---|---|
| Disvolvo | Bethesda Game Studios |
| Eldoninto | Bethesda Softworks |
| Distribuo | Bethesda Softworks |
| Direktoro | Todd Howard |
| Muziko | Inon Zur |
| Serio | Fallout |
| Antaŭita de | Fallout: New Vegas |
| Platformo | Microsoft Windows |
| Ĝenro | rola agludo |
| Ludomaniero | unuludanta videoludo |
| Regilo | komputila klavaro |
| PEGI-klasifiko | PEGI 18 |
| ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Fallout 4 estas videoludo de Bethesda Softworks de produktado Bethesda Game Studios, sekvaĵo de Fallout 3. Ludo estas la kvina parto de la serio kaj estis eldonita je 10 novembro 2015 jaro. Ĝi estas rolludo en objektiva vido en retrofuturisma post-apokalipsa mondo.
Enhavo
Kiel la aliaj ludoj de la serio Fallout, la kvina parto komencis per enkonduka filmeto. En ĝi la ĉefa heroo rakontas pri lia pra-pra-praavo, kiu batalis je usona armio dum la Dua mondmilito. Ĵetinte la nukleajn bombojn sur la Hiroŝimon kaj Nagasakon kaj finiginte la Militon, usona registaro komencis uzi la nuklean energion ne kiel batalilo, sed kiel senfina fonto de elektroenergio. Domestikaj robotoj, futurismaj maŝinoj — ĉio ĉi ekestis eblaj en la mondo de Fallout. Tamen poste en la tuta mondo, konsidere en Usono, komenciĝis la Milito pro resursaro, abrupta malriĉiĝado de popolo. La ludo komencas je la 2077-a jaro, kiam la mondo jam staras ĉe la sojlo de la Tria mondmilito, kaj la ĉefa heroo konvinkiĝas mem — 'Milito. Milito neniam ŝanĝas'.
La ĉefa heroo ellitiĝas matene je la 23-a oktobro 2077 jaro kun edzo/edzino (depende de elektita sekso), laviĝas, promenas hejmon, ludas kun sia malgranda filo. Poste je pordo frapis reprezentanto de la korporacio 'Vault-Tec', asertante ke la tempo de paca vivo povas finiĝi tre baldaŭ, tial oni devas rezervigi por si la lokon en azilo de 'Vault-Tec', kaj la plej proksima estas la Azilo 111. Post nelonge oni televide raportas, ke iu nuklee atakis Nov-Jorkon kaj Pensilvanion. La familio de la ĉefa heroo trafis en la Azilon 111, de kie li devas eliri sur la surfacon nur post 210 jaroj.
Ludado
Ludado estis unue montrita je 15-a junio 2015 jaro en E3 [1].
Ludo komencas antaŭ la bomboj falas, kiam inter paca vivo en unu kutima sceno estas elektita la eksteraĵo de la ĉefa heroo [1] Arkivigite je 2017-07-27 per la retarkivo Wayback Machine. Sed la paca tempo finiĝas de mesaĝoj pri la Tria mondmilito, post kiu la ĉefa heroo kun edzino venas en la Azlion 111 de la korporacio 'Vault-Tec' [2] Arkivigite je 2017-07-27 per la retarkivo Wayback Machine.
Post heroo eliris la Azilon, li povas renkonti kompanianon — hundon (angle 'dogmeat').
La ludo havas reĝimon V.A.T.S, kiu lasas malrapidigi tempon kaj elekti, en kiun parton de la malamiko vi povas pafi.
La heroo povas ankaŭ aranĝi sian lokon, kolektante materialojn por konstrui fortikaĵojn, proprajn batalilojn ktp. [3] Arkivigite je 2017-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ E3 2015: дата релиза и дебютный геймплей Fallout 4. Arkivita el la originalo je 2017-07-27. Alirita 2015-11-21 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

