Falcon 9

Falcon 9
rocket series (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Partoprenanta Falcon 9 booster • Merlin 1D • Merlin 1D Vacuum vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Falcon 9

Falcon 9 (ebla Esperantigo: "Falko 9") estas parte reuzebla raketo de du fazoj ĝis la orbito, dizajnita kaj fabrikita de la firmao SpaceX en Usono. Ĝi estas funkciigita de motoroj Merlin, ankaŭ disvolvitaj de SpaceX, bruligante kriogenan likvan oksigenon kaj raket-gradan kerosenon (RP-1) kiel propulsilojn. Ĝia nomo devenas de la fikcia stelŝipo Millennium Falcon ("Jarmila Falko") de la sciencfikcia filma serio Star Wars, kaj la nombro naŭ de la naŭ Merlin-motoroj de la unua fazo de la raketo. La raketo evoluiĝis kun versioj v1.0 (2010-2013), v1.1 (2013-2016), v1.2 (2015 - aktuala), inkluzive de la varianto Bloko 5, fluganta ekde majo 2018. Malsame al plej multaj raketoj, kiuj estas eluzeblaj lanĉaj sistemoj, ekde la enkonduko de la versio 1.2, Falcon 9 estas parte reuzebla, kun la unua etapo kapabla eniri la atmosferon kaj alteriĝi vertikale post disiĝo de la dua etapo. Ĉi tiu heroaĵo estis atingita la unuan fojon dum la flugo 20 per la versio v1.2 en decembro 2015.

Starto de la raketo "Falko 9"

Falko 9 povas levi kargon ĝis 22 800 kilogramoj al malalta tera orbito, ĝis 8 300 kilogramoj al geostacia orbito kiam elspezita, kaj 5 500 kilogramoj al geostacia orbito kiam la unua fazo estas reakirita. La plej pezaj ŝarĝoj transportitaj al geostacia orbito estis la satelitoj Intelsat 35e kun 6 761 kilogramoj, kaj Telstar 19V kun 7 075 kg kilogramoj.

En 2008, SpaceX gajnis kontrakton por NASA por liveri kargon al la Internacia Kosmostacio (IKS) per la raketo Falcon 9 kaj la kosmoŝipo Dragon 2. La unua misio sub ĉi tiu kontrakto estis lanĉita la 8-an de oktobro 2012.

La kapsulo Crew Dragon ("Skipo-Drako") funkcias kiel unu el du kosmoŝipoj atenditaj por navigi ŝipanojn al kaj de la Internacia Kosmostacio (IKS) sub la Komerca Skipo-Programo de NASA, la alia estante la Boeing CST-100 Starliner. Oni atendas, ke usona spaca turisma kompanio Space Adventures uzos la raketon en flugoj ankaŭ kaj por ekspedi turistojn al kaj de la laŭplana kosmostacio Axiom Space. La unua ne-pilotita testflugo de la projekto Crew Dragon okazis en marto 2019, kaj ĝia unua skipo-flugo - kun astronaŭtoj Robert L. Behnken kaj Douglas G. Hurley - okazis la 30-an de majo 2020. Ĉi tiu prova flugo markas la unuan fojon, ke privata kompanio lanĉis orbitan kosmoŝipon. Cargo Dragon estas atendita liveri kargon al la ISS sub kontrakto kun NASA, kune kun la du aliaj privataj kosmoŝipoj. La unua flugo de la Dragon 2-variaĵo de Cargo Dragon estas planita lanĉi en oktobro 2020.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.