Fala
Fala, aŭ a fala (kun artikolo), estas latinida lingvo de la subgrupo galeg-portugala, kun elementoj de la astur-leona lingvaro, parolata en la municipoj San Martín de Trevejo, Eljas kaj Valverde del Fresno, en la Valo Jálama, en la nordokcidento de la provinco Cáceres, Ekstremaduro, Hispanio, ĉe la portugala landlimo kaj la provinca limo kun Salamanko.
Ĝi estas nomita tre diverse: fala de xálima, xalimés, xalimegu, mañegu, a fala d'acá, a nosa fala kaj chapurráu (en Valverde) aŭ, fare de la partianoj de la teorio pri dubinda rilato inter la fala kaj la galega lingvo, gallego de Extremadura aŭ galaico-extremeño. Ĝi estas lima kun la ĉirkaŭa parolmaniero.
En ĉiu loĝloko estas apartaĵoj (pro kio estus pli ĝusta la nomo as falas plurale), sed ili estas sufiĉe kompreneblaj inter si kaj rilate al la galega aŭ al la portugala. Tiuj lingvovarioj kutime nomiĝas lagarteiru (Eljas), manhegu/mañegu (San Martín de Trevejo) kaj valverdeiru (Valverde del Fresno).
Kalkulante ĉiujn loĝantojn de la tri municipoj temas pri ĉirkaŭ 6 000 parolantoj, dum aliaj fontoj altigas la ciferon ĝis 10 000, enkalkulante elmigrantojn kiuj revenas al la valo somere.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Fala (valle de Jálama) hispane.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.