Fajfopluvio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfopluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius Charadrius
Specio: Fajfopluvio Ch. melodus
Ord, 1824
Charadrius melodus
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajfopluvio (Charadrius melodus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas malgranda sablokolora, paser-granda vadbirdo kiu nestas kaj manĝas laŭlonge de marbordaj strandoj de sablo kaj gruzo en Nordameriko.

Priskribo

La plenkreskulo havas flav-oranĝ-ruĝajn krurojn, nigran bendon tra la frunto el okulo ĝis okulo kaj nigran strion laŭlonge de la brusto. Tiu brustobendo estas kutime pli dikaj en maskloj dum la reprodukta sezono, kaj ĝi estas la nura fidinda vojo apartigi la seksojn. La birdo estas malfacile videbla kiam ĝi staras, ĉar ĝi bone miksiĝas kun malfermaj, sablostrandaj habitatoj. Ĝi tipe kuras mallonge, rapida ŝprucas kaj poste haltas.

Estas du subspecioj de fajfopluvioj: nome la orienta populacio estas konata kiel nomiga Charadrius melodus melodus kaj la mezokcidenta populacio estas konata kiel C. m. circumcinctus. La birdonomoj (kaj ordinara kaj latinlingva) estas derivita el ĝiaj plendecaj sonorilecaj fajfoj kiuj ofte aŭdiĝas antaŭ ol la birdo estas videbla.

Ilia reprodukta habitato estas de strando kaj sablejoj en la marbordo de Atlantiko, la bordoj de la Grandaj Lagoj, kaj en la mezokcidenta marbordo de Kanado kaj de Usono. Ili nestas sur sablaj aŭ gruzaj strandoj aŭ sablobenkoj.[1] Tiuj bordobirdoj manĝas en strandoj, kutime pervide, moviĝanta tra la strandoj per mallongaj kuretoj. Ĝenerale, fajfopluvioj manĝoserĉas ĉe altatajda rubozono kaj laŭlonge de la akvobordo. Ili manĝas ĉefe insektojn, mar-vermojn kaj krustulojn.

Taksonomio

Usona natursciencisto George Ord priskribis la fajfopluvion en 1824. Oni agnoskis du subspeciojn, nome la nomigan C. m. melodus de la marbordo de Atlantiko kaj C. m. circumcinctus de la Grandaj Ebenaĵoj. Averaĝe, circumcinctus estas pli malhela ĝenerale kun pli kontrastaj malhelaj vangoj kaj bridoj. Reproduktaj maskloj de circumcinctus montras pli etendan nigron en frunto kaj beko-bazo kaj plej ofte montras kompletajn brusto-bendojn. Ekzistas iom da koincido inter ambaŭ subspecioj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.