FERT

FERT estas la enigma devizo de la Dinastio de Savojo, kiun adoptis la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo (1666-1732). Tiu vorto aperis por la unua fojo en 1364 sur la colringo de ordeno fondita de la 17-a grafo Amadeo la 6-a de Savojo (1334-1383), el kiu la 9-a duko Karlo la 3-a de Savojo (1486-1553) faris la ordenon religian kaj militan de la "Tre Sankta Anunciacio". Ĉar neniu el ili postlasis klarigojn pri la signifo de tiu vorto, oni proponis diversajn opiniojn tra la jarcentoj :
FERT estas la tria singulara persono de la indikativa as-tempo de la neregula verbo latina fero, fers, tuli, latum, ferre, kies ĝenerala signifo estas "porti" sed ankaŭ itale "elteni". Tiu interpreto koheras kun la rolo de reganto aŭ de kavaliro de ordeno, kiu devas elteni sortobatojn por agi laŭ bono, devo kaj honoro aŭ pro fideleco al la amatino. En 1409 la prefaco de la statutoj de la Ordeno de la Tre Sankta Anunciacio interpretas tiun vorton FERT kiel ĵuritan fidelecon al la Sankta Virgulino Maria, kiun oni kultas en la sanktejoj de Torino, de Laŭzano kaj de Bourg-en-Bresse (Burg-en-Bres), kaj al kiu ĵuris fidelecon la kavaliroj de tiu ordeno (Fert Vincula Fidei).
Aliaj interpretoj baziĝas sur akronima signifo :
Fortitudo Et Robur Taurinensis ("forto kaj fortikeco de virbovo") . Tiu interpreto estus aludo al la nova ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj Torino, kies emblemo estas virbovo, kaj definitiva konfirmo de ĝia elekto anstataŭ la malnova ĉefurbo Chambery (Ŝamberio)..
Fortitudo Eius Rhodum Tenuit ("lia braveco defendis Rodison"). Tiu interpreto estas menciita en heraldika dokumento de 1873. Tio estus aludo al partopreno de la 7-a grafo Amadeo la 3-a de Savojo (1095–1148) en la sukcesa defendo de la insulo Rodiso kontraŭ islamanoj. Sed historiistoj ne konfirmas tion, kio ŝajnas esti legendo por plibeligi la malsukcesan 2-an krucmiliton (1147-1149).
Foedere Et Tenemur Religion ("ni estas devigitaj de alianco kaj de religio") kaj Fides Est Regni Tutela ("la kredo protektas la regnon"). Laŭ tiuj du interpretoj la Domon de Savojo protektas la religio ĉar la rajto kaj potenco de la reganto devenas de la dia volo.
Fœmina Erit Ruina Tua ("virino ruinigos vin") estas satira interpreto pri la abdiko kaj enkarcerigo de Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo pro la influo de sia morganata edzino Anna Carlotta Teresa Canalis di Cumiana, markizino de Spigno (1679-1769). Alia mokaĵo al la politiko de tiu reĝo estas laŭ Guichenon aŭ Favyn la akronima interpretado de la franca frazo Frappez, Entrez, Rompez Tout ("Frapu, Eniru, Rompu Tute").
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.