Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen)
| Eŭgenio | ||
|---|---|---|
princo Eŭgenio; pentris Johann Valentin Tischbein (bilda eltiraĵo.
| ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 8-an de oktobro 1730 en Hildburghausen | |
| Morto | 4-an de decembro 1795 (65-jaraĝa) en Öhringen | |
| Familio | ||
| Dinastio | Dinastio Wettin vd | |
| Patro | Ernest Frederick II, Duke of Saxe-Hildburghausen (en) | |
| Patrino | Countess Caroline of Erbach-Fürstenau (en) | |
| Gefratoj | Ernest Frederick III, Duke of Saxe-Hildburghausen (en) | |
| Edz(in)o | Christiane Sophie Caroline of Saxe-Hildburghausen (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | militisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frederiko Vilhelmo Eŭgenio (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1730 en Hildburghausen, mortinta la 4-an de decembro 1795 en Öhringen) estis princo de Saksio-Hildburghausen. Patro lia estis duko Ernesto Frederiko la 2-a (Saksio-Hildburghausen). Edzigis lin en 1778 lia nevino princino Karoline, filino de duko Ernesto Frederiko la 3-a.
Vivo
Eŭgenio frue eksoldatis en Nederlando kie li fariĝis subkolonelo kaj garda kapitano. En 1753 li ekservis por Danujo kaj rangaltiĝis je infanteria kolonelo kaj komandanto de artileria korpuso. En 1759 oni dekoraciis lin per la pola Blanka Aglo-ordeno. Li fariĝis generalmajoro kaj estro de la oldenburga infanteriregimento Oldenburgisches Regiment zu Fuß. Forlasis li fremdan armeservadon kiel generalleŭtenanto de infanterio. En Hildburghausen mem li komandis grenadistan taĉmenton.
En 1760 fondis li en Veilsdorf porcelanmanufakturon. Malgraŭ pluraj privilegioj la ekonomia sukceso lamis. En Weitersroda li starigis novan paroĥujon kaj kirkon kaj biendomon. Je Hildburghausen li luprenis la monfarejon kaj ordonis la konstruon de la belega domo Hoheitshaus. Konata esta lia lerteco inĝeniera.
En 1769 li nomumiĝis, kun praonklo Jozefo Frederiko kaj dukino Charlotte Amalie von Hessen-Philippsthal komitatano por plie malaltigi la ŝuldojn de la dukujo; tion ordonis imperiestro Jozefo la 2-a. Sed ĉi-funkcie Eŭgenio mem defraŭdis kapitalon.[1] Pro tio li transloĝiĝis en 1770 ĉe la bofraton je Öhringen.
Literaturo
- Dr. Rudolf Armin Human: Chronik der Stadt Hildburghausen Hildburghausen, 1886.
- Andrea Geldmacher: Porzellanland Thüringen. 250 Jahre Porzellan aus Thüringen. Jena, Verlag Städtische Museen, 2010.
- Michael Ranft, Die Politische Historie von Thüringen, Meißen und Sachsen, welche der sächsische Patriot aus den bewährtesten Nachrichten in XI Stücken der studirenden Jugend in möglichster Kürze aufrichtig erzehlet, volumo 10, interrete (biografio)
Notoj
- ↑ Heinrich Ferdinand Schoeppl: Die Herzöge von Sachsen-Altenburg, Bozen 1917; represo Altenburg 1992, p. 89
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

