Ezoko
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Esox lucius Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La ezoko estas fiŝo el la ezokeda familio.
Ĝi estas manĝegema predofiŝo kiu vivas en sensala kaj saleta akvo kaj povas atingi longecon de 1,83 metro. Ĝi nutras sin ne nur per fiŝoj sed ankaŭ per ranoj, malgrandaj mamuloj kiel fiberoj kaj (junaj) naĝantaj birdoj.
La ezoko estas fiŝo kiu kaptas fiŝojn kun helpo de la vido. En medio kie la akvo ne estas klara, ekzemple kiam estas tro da bramoj, ĝi malaperos malgraŭ la sufiĉa nutraĵo.
Ĝi frajas frue en la jaro, kelkfoje jam en februaro, kaj la ezokidoj dum la unua sezono jam kreskas ĝis dek centimetroj.
La fiŝo troviĝas en preskaŭ ĉiuj riveroj kaj lagoj, ankaŭ en saletaj, de Eŭropo.
Interesaĵoj
Ezoko estas la kromnomo, en Nederlando kaj Flandrio, por la aŭtomobiloj Citroën DS kaj Citroën ID.
Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri ezoko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. ” 
„ Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. ” 
„ Se ezoko pliiĝis, gobio ne dormu. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-08. Alirita 2017-01-07 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



