Eva Joly
| Eva Joly | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de decembro 1943 (82-jaraĝa) en Grünerløkka |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio Norvegio |
| Alma mater | French National School for the Judiciary (en) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto juristo juĝisto advokato |
| TTT | |
| Retejo | https://evajoly.fr |
Eva JOLY (naskiĝis Gro Eva FARSETH la 5-an de decembro 1943 en Oslo, Norvegio) estas franca-norvega eks-magistrato.
Ŝi emeritiĝis de la franca magistrataro[1], kie ŝi laboris pri politikaj-financaj dosieroj, kiel la afero Elf. Ŝi havas reputacion de senkompata, nesubaĉetebla batalanto kontraŭ korupto. En 2011 ŝi elektiĝis kiel prezidanta kandidato de la franca verda partio por la prezidanta baloto de 2012 en Francio.
Biografio
Ŝia patrinflanka familio estis produktantoj de framboj, ŝia patraflanka familio agrikulturistoj en la montaro[2].
Gro Farseth pasigis parton de sia infaneco en la laborista kvartalo de Grünerløkka en Oslo.
18-jara ŝi forlasis Norvegion por labori: kiel infanvartistino, sekretario ĉe Eddie Barclay, moda stilistino. Poste ŝi iĝis jura konsilanto de la mensomalsanulejo de Etampes kaj edziniĝis al Pascal, la plej aĝa filo (kuzo de Sylvie Joly) de la familio, ĉe kiu ŝi vartis la infanojn, malgraŭ la opono de la ontaj bogepatroj.
38-jara ŝi eniris la magistrataron. En 1981 ŝi estis nomumita anstataŭanto de la prokuroro de la franca respubliko en Orléans.
La afero Elf
Nomumita enketa juĝisto en 1990 ĉe la Justica Palaco de Parizo, ŝi enketis pri famaj aferoj, kiel tiu de Bernard Tapie, antaŭ ol transpreni kun Laurence Vichnievsky la dosieron Bidermann, kiu tra Elf-Gabon iĝis la afero Elf.
La 5-an de julio 1996 ŝi malliberigis la estron Loïk Le Floch-Prigent, eks-direktoro de Elf kaj tiama prezidanto de la SNCF (franca fervojo).
Sekve ŝi malfermis la dosierojn de la afero de la fregatoj de Tajvano kaj de la afero Roland Dumas-Christine Deviers-Joncour
Reiro al Norvegio
En 2002 ŝi disponebliĝis de la magistrataro por iĝi konsilisto de la norvega registaro en la lukto kontraŭ korupto kaj internacia financa krimaro.
Ŝi klarigas sian foriron al Norvegio kiel vera ekzilo por sinprotekto:
|
Ŝian nomon elektis la klaso 2007 de la Nacia Lernejo por Magistrataro. Denunciante la submetiĝon de la magistrataro al la politika potenco, ŝi kritikis la projekton de Nicolas Sarkozy liberigi la negocan leĝosistemon[3] kaj la juran imunecon dum la daŭro de lia mandato kiel prezidanto de la respubliko.
Verkoj

- Notre affaire à tous (nia afero, de ni ĉiuj), 2000 (ISBN 2-912485-18-5) Prezentado kaj ekstraktoj[rompita ligilo], kunlaboranto Laurent Beccaria
- Korrupsjonsjeger: Fra Grünerløkka til Palais de Justice, 2001
- L'Abus de biens sociaux à l'épreuve de la pratique, éditions Economica, 2002
- Est-ce dans ce monde là que nous voulons vivre ? (ĉu en tia mondo ni volas vivi?), éditions Les Arènes, 2003 (ISBN 2-912485-48-7) Présentation et contexte[rompita ligilo]
- Im Auge des Zyklons (en la okulo de la ciklono), Riemann I. Bertelsmann Vlg, 2003 (ISBN 3570500519) ; Goldmann, 2006 (ISBN 3442153387)
- La Force qui nous manque (la forto, kiu mankas al ni, éditions Les Arènes, 2007 (ISBN 2352040353)
Bibliografio
- Eva ou La justice est un roman (Eva aŭ La justico estas romano), de Marie-France Etchegoin kaj Matthieu Aron, Éd. Robert Laffont
Referencoj
- ↑ Arrêté du Journal officiel (pdf) Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Joly, 2003
- ↑ Le Monde, 13-an de septembro 2007, paĝo 11.
Eksteraj ligiloj
- L'Express (23-an de oktobro 2003): Gilles Gaetner, « Eva Joly, L'inflexible » (la nefleksebla)[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

