Eurogamer
| Eurogamer | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| video game news website | |||||
| Lando | |||||
| Retadreso | https://www.eurogamer.net/ | ||||
| Lingvo(j) | angle | ||||
| |||||
Eurogamer estas brita retejo pri videoludoj, fondita en 1999 kune kun ties gepatra kompanio Gamer Network.
La fondoteamo inkluzivis John Bye, retestron de PlanetQuake kaj verkiston por la brita revuo PC Gaming World, Patrick Stokes, kontribuanton al la retejo Warzone, kaj Rupert Loman, kiu antaŭe organizis e-sportan eventon por la ludo Quake.[1] Ĝi fariĝis la oficiala interreta mediapartnero de la 2002-a European Computer Trade Show.[2] Fine de 2012, vizitoj al la retejo Eurogamer kaj ĝiaj dek eŭropaj fremdlingvaj versioj pliiĝis je pli ol dek procentoj kompare kun la antaŭa jaro.[3][4][5]
En februaro 2015, Eurogamer forlasis sian dek-punktan skalon por recenzpoentaroj favore al elstaraĵoj pri ludoj kiujn la recenzisto aparte alte taksis, uzante etikedojn kiel «Essential», «Recommended» aŭ «Avoid» (esperante « Nepre ludu », « Rekomendita » aŭ « Evitu »).[6][7] La ŝanĝo estis instigita pro duboj pri la utileco de la poentarsistemo kaj la deziro ne plu aperi en la recenza agregilo Metacritic pro ĝia « malsana influo » sur la videoluda industrio.[8]
En majo 2023, Eurogamer revenis al poentarsistemo, elektante kvin-punktan skalon ĉar ĝi estas « universale komprenata, simpla por tuj percepti, kaj facile kunhavebla ».[9]
En majo 2024, Gamer Network estis vendita al IGN Entertainment, filio de Ziff Davis.[10]
Referencoj
- ↑ Eurogamer Staff (4-a de septembro 1999) EuroGamer opens!. Eurogamer. Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Live from ECTS.... (angle). The Guardian (29-a de aŭgusto 2002). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Eurogamer hits 5.2 million unique visitors (angle). VG247 (17-a de februaro 2011). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Eurogamer passes 5.2m unique users (angle). GamesIndustry.biz (17-a de februaro 2011). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Eurogamer's unique traffic surges 10% to 5.7m monthly users (angle). GamesIndustry.biz (30-a de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . The spotty death and eternal life of gaming review scores (angle). Ars Technica (16-a de februaro 2015). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Here's why you won't find review scores on Eurogamer anymore (angle). The Daily Dot (29-a de majo 2021). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ . Why Eurogamer ditched review scores (angle) (23-a de februaro 2015). Arkivita el la originalo je 16-a de januaro 2025. Alirita 16-a de januaro 2025 .
- ↑ "Eurogamer reviews are changing", Eurogamer, 10-a de majo 2023. (en-gb)
- ↑ . IGN scoops up Eurogamer, Rock Paper Shotgun, and more (angle). The Verge (21-a de majo 2024). Arkivita el la originalo je 30-a de decembro 2024. Alirita 30-a de decembro 2024 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


