Estada

Estada
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 22424
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Valero Aguayos Bestué
Demografio
Loĝantaro 215  (2025) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 14′ O (mapo)42.0719360.23388Koordinatoj: 42° 4′ N, 0° 14′ O (mapo) [+]
Alto 382 m [+]
Areo 15,874683 km² ( 158 7.4 683 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Estada (Provinco Ŭesko)
Estada (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Estada
Estada (Hispanio)
Estada (Hispanio)
DEC
Situo de Estada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estada [+]
vdr

Estada [esTAda] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Cinca, proksime al la kunfluejo kun la rivero Ésera kaj proksime de la montaro Sierra de la Carrodilla kun pinto de ĉirkaŭ 1 000 msm en la municipa teritorio.

Ĝi limas kun la municipoj El Grado okcidente, Olivena norde kaj Estadilla sude. Oni parolas variaĵon de la aragona nome estadillano.

La loĝloko Estada mem (382 msm)[1] estas je 66 km oriente de Huesca, je 10 km de Barbastro kaj je 100 de Francio. Oni trapasas la lokon por iri el Zaragozo kaj Madrido al la skiejo de Cerler. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-123 kun Olvena norde kaj kun Barbastro sudokcidente kaj laŭ la A-133 kun Estadilla sude.

Historio

La preĝejo.

Estis loĝado jam en romiaj tempoj, de kio atestas proksima vilao nome Villa Stata (deveno de la nuna loknomo); de kie venas grava mozaiko konservita en la Muzeo de Zaragozo. Estis ankaŭ araba loĝado. En 1087 Estada estis konkerita de Petro la 1-a de Aragono, kadre de la konkeroj antaŭaj al la konkeroj de Huesca kaj Barbastro. La loko iĝis de reĝlando (ne de senjorlando) inter 1087 kaj 1206 ĉar ĝi havis tenantojn. [2] En 1255 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono donis al Martín Pérez, "justicia" de Aragono, la kastelon kaj loĝlokon de Estada. [3] En 1256 la sama reĝo vendis Estada al Martín Pérez. [4]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Estada kie oni malaltiĝis el 621 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 206 loĝantoj (2022).[5]

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (maizo, sunfloroj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, romia vilao Villa Stata, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. (UBIETO ARTETA, Los Tenentes, p. 138;DURÁN, Colección diplomática de la catedral de Huesca, nº. 668 kaj 669)
  3. (SINUÉS, nº. 829)
  4. (HUICI-CABANES, Documentos de Jaime I, nº. 703)
  5. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.