Esperanto Senlime
Esperanto Senlime estas realec-televida serio de TEJO. La serio montras vojaĝkonkursojn dum kiu la partoprenantoj devas fari specifan vojaĝon, plenumante diversajn taskojn kaj defiojn.
Unua Sezono
La unua sezono estis filmita en 2023, premieris je la 18-a de majo 2024 kaj la lasta ĉapitro estis publikigita je la 27a decembro 2025. En 16 ĉapitroj 17 partoprenantoj vojaĝis el Roterdamo al Barcelono.[1]
Personoj
Organizantoj estis inter alie Carlos Pesquera Alonso, Aušrinė Tamošiūnaitė kaj Jonas Löser. La muntado kaj la fona voĉo ĝis ĉapitro 13 estas de Benjamín Álvarez Rodríguez. Aliaj helpantoj estis interalie Rogier Huurman, Alexandre Raymond kaj Arno Lagrange.
La jutubisto Evildea ludis kamean rolon en la serio.
Post la 12a ĉapitro la projekto haltis pro problemoj kun la muntado dum unu jaro. Ekde la 14a ĉapitro la serio estis muntata de Rogener Pavinski.
Dua Sezono
La dua sezono estis filmita en 2024. La vojaĝo komencis en la Esperanto-Stacio Berlino[2], Germanio kaj finiĝis en Vilno, Litovio[3] tuj antaŭ la komenco de la 80-a IJK, kiu okazis en Ŝventojo, Litovio, de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto.[4]
Financado
TEJO gajnis dufoje subvencion de 20 000 eŭroj de Erasmus+ por realigi la du sezonojn.
Ligiloj
- esl.tejo.org - retejo de la projekto
- Ludlisto kun la videoj de la unua sezono ĉe Jutubo
Referencoj
- ↑ Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto - Liberafolio.org 2024-04-09
- ↑ esperantostacio.com pri la dua sezono
- ↑ Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO!/ tejo.org - 22/04/2024
- ↑ https://ijk2024.tejo.org/
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.