Esperan

Esperan estas Esperantido kaj estis inventita de Matthias Liszt en Wien, Aŭstrio en la jaro 2003. La aŭtoro kreis tiun lingvon pro "estetikaj" kialoj aŭ por havi lingvon kiu plaĉas siajn personajn imagojn de bela lingvo. Kelkaj tekstoj kaj poemoj en esperan aperis en soc.culture.esperanto, en retpoŝtlisto nomiĝanta bablo kaj ie alie en la reto. Ankaŭ du propraj retpoŝtlistoj fondiĝis kiel esperan kaj esperanzisnun (esperan ĝis nun).

La vorprovizo de esperan

La vortprovizo devenis preskaŭ cent elcente de esperanto. Pro belecaj kialoj la vortoj estis mallongigitaj kaj konsonanto ĉiam devas esti ĉe vokalo. Do vortoj kiel "strukturo" kaj "strato" ne povas ekzisti ĉar ili estas kontraŭ la fonetika sistemo de la lingvo. Post la sonoj "r" kaj "l" ĉiam devas aperi vokalo. La senvokala "r" kaŭzis al la aŭtoro prononcan problemon pro gepatrolingvaj kialoj. En fruaj versioj de la lingvo la silabfina "r" estis skribita kun apostrofo sed poste la aŭtoro decidis uzi duobligitan konsonanton anstataŭ do el "no'do" iĝis "noddo" (nordo) , "mo't" iĝis "motto" (morto) kaj "vo't" iĝis "votto" (vorto). Silabofina "l" iĝis "j". Do "muj" (multaj, multe) , "soj" (sole, nur) ktp.

La esperanta "ĝ" kaj "ĵ" iĝis plej ofte "z".

ekz. "zi" (ĝi, ĝin) , "azo" (aĵo)

Vorto ne rajtas finiĝi je voĉa konsonanto do la vokalo devas resti en vortoj kiel "imaga" (imagas), "imagi" (imagi). Inter du vokaloj ĉiam devas esti "j". Do "via" iĝis "vija".

Kelkaj vortoj devenas de aliaj lingvoj aŭ estas forte fuŝitaj esperantaj vortoj kiel ekz. "sa" (estas, esti, komparu hispane ser) , "ap" (sed, komparu germane 'aber) , "gu" (kiu, kiuj), "tu" (tiu, tiuj, tio, tiun, tion, tiujn, ...), "go" (kio) , "ge" (kie,kiel) , "gele" (kiel) , "jo" (iu,io,...), "co" (ĉiu, ĉiuj, ĉio) , "vu" (vi) , "po" (povas, povis, ...) , "ho" (havas, havi, ...), "kek" (kelkaj, kelkajn) , "ka" (kaj) aŭ "ca" (ĉar).

La finaĵoj de la esperan - le finazo de la esperan

En la lingvo estas forigitaj multaj finaĵo de esperanto kiel la plurala finaĵo "-j" kaj la verba duonfinaĵo "-s". Do "pensas" iĝis "pensa". Se la finaĵo "-s" aperas ĝi markas la pluralon kaj formoj kiel "vis" por "viaj" estis apenaŭ uzataj.

La finaĵoj "-ante" , "-anto" ktp. iĝis "an" do "esperan" estas rekta traduko de la vorto "esperanto".

Gramatiko

La gramatiko similas pli tiun de la angla. La lingvo havas ankaŭ maldefinitan artikolon "un".

"mi sa saj un hom" - "mi nure estas homo"

La esperan havas la difinitan pluralan artikolon "le" kune kun la esperanta artikolo "la".

"le fungo de espe" - "la fungoj de espero"

La esperan ne havas akuzativon kaj ne markas la pluralon ĉe adjektivoj kaj adverboj. Ĝi ankaŭ ne mankas la tempon ĉe sufiĉe mallongigitaj vortoj. Al ĝi mankas la imperativa finaĵo "-u" kaj anstataŭ estas uzata la vorto "su" aŭ simple la infinitivo.

ekz. "cesi !" (ĉesu!)
"mi su iskibi a vu lete." (mi skribu al vi leteron.)

Ĝi ne faras distingon inter "pro" kaj "por" kiuj iĝas "po". La sama vorto "po" ankaŭ signifas "povas, povis, ..." sed nur antaŭ verbo en infinitivo.

ekz. "mi ne po fa ci tu po vu"
(mi ne povas/povis/povos fari ĉi tion por/pro vi.)

Ankaŭ "de" signifas "devas, devis, ..." antaŭ verbo en infinitivo.

ekz. "mi de fa la labo de vu"
(mi devas fari la laboron de vi)

Oni povas krei la pasintan tempon kun la helpverbo "ho".

ekz. "mi ho ven jere/here"
(mi venis hieraŭ/hieraŭ.)

La skribaj malsamoj inter esperanto kaj la esperan

La esperan ne uzas la literojn "ĝ" kaj "ĵ". "Ĉ" ĉiam estas skribita kiel "c" kaj "ŝ" estas skribita "sy".

La litero "ŭ" neniam ekzistis kaj la lingvo havas propran alfabeton en kiu ĉiu litero estas unustreka.

Ekzemploj

"Se on po pale la esperanta, do ne sa un poblem lenni la esperan
pos pi mepi dek minut, ca ec mesazulo po rekon la similesso inte
tu du lingu. Gele on po vidi ege bon, la lingu ho cefe votto
de la esperanta gu on fari melon."
(Se oni povas paroli esperanton, do ne estas problemo lerni la esperan
post pli malpli dek minutoj, ĉar eĉ malsaĝulo povas rekoni la similecon inter
tiuj du lingvoj. Kiel oni povas vidi ege bone, la lingvo havas ĉefe vortojn
de esperanto kiujn oni faris mallongaj.)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.