Esav

Esav
Biblia persono
homa biblia persono Redakti la valoron en Wikidata
Verko Genezo 25
Genezo 26
Genezo 27
Genezo 28
Genezo 32
Genezo 33
Genezo 35
Genezo 36
Informoj
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Okupo ĉasisto
Patro Isaak
Patrino Rebeka
Gefratoj Jakobo
Edzo/Edzino Basemath • Judit • Mahalath
Infanoj Eliphaz • Reuel • Jeush • Korah • Jalam
vdr

Esav estis persono de la Malnova testamento, filo de Isaak kaj Rebeka kaj ĝemela frato de Jakobo, kies famaj agoj estas rakontataj en la Biblio, pliprecize en la libro Genezo.

Hebrelingve Esav sugnifas “harplena"[1] aŭ "raspa, kruda"[2].

Biblia rakonto

Isaak forpuŝas Esav. (Pentraĵo de Giotto, Asizo).

La geneza libro rakontas ke kiam naskiĝis, antaŭ ol lia ĝemela frato Jakobo, Esav estis ruĝeca kaj harplena (Gn 25,25).

Plijariĝante, Esav sin montris lerta kiel ĉasisto kaj kiel stepano, kaj pro tio li estis preferata de la patro. (Gn 25, 27-28).

Iam, reveninte elĉerpita el la kamparo, li vidis sian fraton antaŭ telero plenplena de lentoj. Kiam li de tiu petis ion manĝeblan ĉar senforta, Jakobo petis interŝanĝe la unuenaskitecon: Ezav tion konsentis. (Gn 25, 29-34).

Sekve li perdis ankaŭ la benon de la mortanta Isaak, rezervitan al la unuenaskito. Fakte Jakobo, antaŭ ol li, estis surmetinta liajn vestojn kaj trompinta la patron, kiu estis preskaŭ blinda kaj rekonis la filojn nur ilin flarante, kaj estis kuirinta beston de la grego ĝin prezentante kiel sian ĉasaĵon. (Gn 27, 1-29).

Kiam Esav konsciiĝis ke mem perdis la unuenaskitecon, obtenis de la patro duagradan benon. (Gn 27, 30-40).

Sin proponinte, dekomence, mortigi la fraton kiu lin trompis, multajn jarojn poste Esav repacigis kun la frato forfuĝinta por eviti ties koleron.

Juda ekzegezo

Tiu ekzegezo apogiĝas ofte sur la signifo de la nomoj: Esav, ekzemple, estas ankaŭ nomata Edomo kaj liaj posteuloj “Edomitoj” ĉar “Edom” signifas “harruĝa” (ĝuste kiel Esav). Laŭ la Genezo (26) Esav edzinigis ititan virinon kontraŭ la volo de siaj gepatroj.

Laŭ la dia volo Jakobo, kies nomo signifas “truanstataŭanto” (laŭlitere, “tiu kiu tenas la kalkanon): kiam Esav estis akuŝita unua, Jakobo estis konsiderita unuenaskita ĉar tenanta la kalkanon de la ĝemela frato.

Jakobo havos la nomon ŝanĝita al Izraelo post lukto kun la anĝelo interpretita de la juda ekzegezo kiel la anĝelo de Esav.[3]

Laŭ la juda ekzegezo, la Torao pentras Esav “judo apostata”.

Literaturaj citaĵoj

En la Dia Komedio, laŭ iuj kritikistoj, Esav povus esti "colui / che fece per viltade il gran rifiuto" de la Kanto III (tiu kiu pro malkuraĝo faris la grandan rifuzon). Tamen, kutime en tiu persono oni opinias rekoni la papon Celesteno la 5-a.

Referencoj

  1. Easton, M. Illustrated Bible Dictionary, (ISBN 1596059478, ISBN 978-1-59605-947-4 ), 2006, p.236
  2. Mandel, D. The Ultimate Who's Who in the Bible, (ISBN 0882703722, ISBN 978-0-88270-372-5), 2007, p. 175
  3. Laŭ kristana ekzegezo, male, tiu anĝelo estas Dio mem, kiu rekonfirmas sian elektiton Jakobo.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.