Eric Knight
| Eric Knight | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Eric Knight | ||
| Naskonomo | Eric Mowbray Knight | |
| Naskiĝo | 10-an de aprilo 1897 en Jorkŝiro | |
| Morto | 15-an de januaro 1943 (45-jaraĝa) en Surinamo | |
| Mortis pro | akcidenta morto | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Usono | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto porinfana verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | This Above All ❦ Lassie revenas hejmen vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eric Oswald Mowbray KNIGHT (naskita la 10-an de aprilo 1897, en Menston, Okcidenta Jorkŝiro, Britio; mortis la 14-an de januaro 1943, apud Paramaribo, Nederlanda Gviano) estis angla-usona aŭtoro.[1] Lia plej konata libro estas Lassie Come Home (1940), sur kiu baziĝas la filmoj kaj televidserioj pri la ŝafhundo Collie Lassie.
Lassie
Post edziĝo kun sia dua edzino, la paro aĉetis bienon en Springtown, Pensilvanio, kie ili bredis ŝafhundojn kaj aliajn hundojn. Laŭ Jere Knight, la inspiro por Lassie estis la ŝafhundo Toots, kiun ili havis kiel hundidon kaj kiu mortis en la aĝo de 14 jaroj.
Post kiam la paro translokiĝis al Novjorko, Knight verkis la novelon "Lassie", kiu unue publikiĝis en The Saturday Evening Post la 17-an de decembro 1938. Ĝi rapide populariĝis, kaj Winston Publishers akiris la rajtojn. Publikigita kiel libro en 1940, la rakonto tuj fariĝis furorlibro kaj de tiam estis tradukita en 24 lingvojn. MGM aĉetis la filmrajtojn, kaj en 1943 la unua filmo pri Lassie, Lassie Come Home, kun la dekjaraĝa Elizabeth Taylor, estis publikigita. Pluaj filmoj kaj televidserioj sekvis, kaj Lassie fariĝis verŝajne la plej fama hundo en la mondo.
Verkaro
- Song On Your Bugles (1936)
- You Play The Black and The Red Comes Up (verkita kiel: Richard Hallas) (1940)
- Now Pray We for Our Country (1940)
- Sam Small Flies Again (ankaŭ titolita: The Flying Yorkshireman) (1942)
- This Above All (1942)
- Lassie Come-Home (1943)
- Portrait of a Flying Yorkshireman (redaktita de Paul Rotha) (1952)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- "Eric Knight Home Page" ĉe la retejo de la familio Lassie
- Biography at Chelsea-Collies.com
- Richard Hallas ĉe LC Authorities, kun 4 registraĵoj
- Eric Knight Papers. Yale Collection of American Literature, Beinecke Rare Book and Manuscript Library
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

