Epika kanto
| Epika kanto | |
|---|---|
| literatura ĝenro • literatura termino | |
| Aŭtoroj | |
| Lingvoj | |
| Lingvo | malnovfranca lingvo |
| Eldonado | |

Epika kanto aŭ ĝesto (chanson de geste en franca, cantar de gesta en hispana) estas la nomo de eposo verkita en la Mezepoko nome literatura esprimo etenda apartenanta al la eposa aŭ epika ĝenro kiu rakontas agadon de heroo kiu reprezentas la virtojn de popolo aŭ komunumo kiu vidis en ĝi modelojn rilate al disvastigo de feŭdismo dum la Mezepoko. Plej ofte la temaro estas primilita.
La menestreloj
En la 11-a jarcento, la menestreloj disvastigis ilin parole, pro la ĝenerala analfabeteco de la tiama socio. Ties longo varias el 2.000 al 20.000 versoj, sed averaĝe ĝis ĉirkaŭ 4.000. Tio suponzigas ke la menestrelo por deklami tion publike devis fragmenti la rakonton en pli ol unu tago. Tion pruvas fragmentoj de 20 al 90 versoj kie oni resumas antaŭdiritajn okazintaĵojn, probable por ĝisdatigi la memoron de la aŭskultantaro aŭ enkonduki la rakonton al novaj aŭskultantoj. La kantoj grupiĝis en variaj serioj da versoj, rilataj per la sama rimo fine de ĉiu verso konstituantaj signifunuon.
Se tiuj kantoj alvenis ĝis nuntempo, iuj faris skribajn kopiojn el ili. Ĝenerale tiuj kopioj estas sufiĉe pli malfruaj ol la propraj kantoj. Tiuj kantoj estis deklamitaj profesie de la menestreloj, kaj plej verŝajne la publiko povis reteni partojn el ili kaj la tutan resumon.
Francio
La epikaj kantoj estis speciale nombraj en Francio, kie probable ili estis komponitaj majoritate de kleraj religiuloj. Oni konservis multajn manuskriptojn de epikaj kantoj francaj. El tiuj majstroverko estas la Chanson de Roland, en Esperanto Kanto de Roland, Rolando aŭ Orlando.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
