Entomofagio

Vendejoj de manĝeblaj insektoj en surstrataj merkatoj de Bangkoko, Tajlando.
Magvejlarvoj en restoracio en Polanco, en Meksikurbo.

Entomofagio (kiel neologismo el la greka ἔντομος [éntomos], ‘insekto’, kaj φᾰγεῖν [făgein], ‘manĝi’) aŭ insektomanĝado estas la manĝo de insektojaraneidoj, aŭ artropodoj ĝenerale, kiel manĝado kaj por homoj kaj por animaloj, manĝokutimo tre disvastigita en kelkaj kulturoj de la Tero: Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio; tamen, en kelkaj aliaj ĝi estas malmulte komuna aŭ konsiderata tabuo. La entomofagio estas studcelo kaj fako de la etnentomologio.

La faka termino entomofagio montras, ke la konsumado de insektoj estas konsiderata nekutima kaj nenormala. Antropologoj supozas tamen, ke iam insektoj estis ankaŭ parto de la eŭropa nutraĵo. La antikva poeto Aristofano nomis akridojn kvarflugilaj kortobirdoj, kaj romianoj ŝatis manĝi vermon nomita Cossus (de:Weidenbohrer). Dum la mezepoko tamen ŝanĝis la eŭropaj nutromanieroj kaj insektoj malaperis el la menuo. Tamen oni ŝajne ankoraŭ komence de la 20-a jarcento preparis melolontosupon en Norda Hesio kaj en Francio.[1] Kaj en la Biblio kaj en Korano oni mencias la manĝon de akridoj.

Pro ebla onta viando-manko kaŭzita de daŭre kreskanta monda loĝantaro, nutrofakuloj pripensas popularigi insektojn kiel efika nutraĵo ankaŭ en Eŭropo. Unuope aperas "insektomenuoj" en restoracioj kaj tiutemaj kuirartaj libroj, sed ĝis nun ili ne populariĝis. Insektoj destinitaj al komerco kaj konsumado en Eŭropa Unio devas submetiĝi al la Novel-food-regularo. Senkonscie multaj okcidentuloj jam manĝus certan kvanton de insektoj, kies pulvorigitaj restoj troveblus ekzemple en konfitaĵo, arakida butero aŭ frostigitaj legomoj.[1] Ankaŭ figoj enhavas ofte figvespojn.

El nutrofiziologa vidpunkto multaj insektoj estas bonaj proteinfontoj, ĉefe larvoj. 100 gramoj de afrikaj termitoj enhavas 610 kaloriojn, 38 gramoj da proteino kaj 46 gramoj da graso; 100 gramoj da tineolarvoj enhavas ĉirkaŭ 375 kalorioj kun 46 gramoj da proteino kaj 10 gramoj da graso. Sekigitaj abelolarvoj enhavas 90% da proteinoj kaj 8% da graso. La fakto, ke insektoj enhavas nedigesteblan substancon, ĥitinon, ne signifas, ke ili estas nemanĝeblaj, ĉar oni povas forpreni ĝin. Tio samas pri omaroj kaj salikokoj. Larvoj tute ne enhavas ĥitinon.[2] La gusto de termitoj kaj akridoj similus al laktuko, rostitaj akridoj havas dolĉan guston. Tamen ne ĉiuj insektoj estas manĝeblaj, iuj estas venenaj.[1]

Tra la mondo ekzistas multaj kulturoj, kies ĉefa nutro estas insektoj. En la tuta Azio oni manĝas belostomatidojn, en Tajlando rostitaj akridoj troviĝas sur ĉiu bazaro, en Meksiko lokustoj kaj aliaj insektoj estas vendataj, foje kovritaj de ĉokolado kiel dolĉaĵoj. En Aŭstralio ekzistas superbazaroj, kie oni troviĝas en fridujo Witchetty-larvoj.[1] Multaj indianoj parte nutris sin per insektoj. En Nevada kaj Kalifornio ili pelis akridarojn rekte al surfacoj kovritaj de ardaj karbaĵoj, kie ili estis tuj rostitaj por konsumado.[3]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Insekten essen – Ekel oder Genuss? (2003). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2015-03-02 .
  2. Marvin Harris, p. 172 f.
  3. Marvin Harris, p. 167

Bibliografio

  • "Eat-A-Bug Cookbook", David G. Gordon, Ten Speed Press (Majo de 1998)
  • "Creepy Crawly Cuisine: The Gourmet Guide to Edible Insects", Julieta Ramos-Elorduy, Peter Menzel, Park Street Press (1998)
  • Ingo Fritsche & Bubpa Gitsaga: Das Insektenkochbuch, ISBN 3-931587-69-X
  • Bruno Comby: Köstliche Insekten
  • "Man Eating Bugs: The Art and Science of Eating Insects", Peter Menzel: Faith D'Aluisio, Ten Speed Press (1998)
  • "Creepy Crawly Cuisine: The Gourmet Guide to Edible Insects", Julieta Ramos-Elorduy, Peter Menzel,
  • "Xopamiyolcamolli. Gastronomía de bichos con muchas patas", Germán Octavio López-Riquelme, ISBN 978-607-004475-5. México, DF (2011)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.