En Svislando estas kolekto de kvin rakontoj de svisaj verkistoj. La rakontojn kolektis kaj tradukis franca esperantistino Maria Milsom sub plumonomo "E. Ramo".
„ Trafe elektitaj rakontoj, tradukitaj en la plej bona, pura kaj klasika Esperanta stilo. (P. C., en la periodaĵo Lingvo Internacia, 1909) ”
„ Jen elegante presita kaj per 6 bildoj ornamita libro. La verko estas tre rekomendinda, tiom pro la elekto de la originalaj tekstoj kiom pro la brile sukcesinta traduko ; ĝi montras unu fojon plie la taŭgecon de Esperanto, kiu ebligas esprimi la plej malgrandajn detalojn, la plej delikatajn nuancojn. En «La lasta ekskurso de Matineo Clèvoz» la leganto admiras la majestan belecon de la Alpaj pejzaĝoj kaj sin sentas potence premata de la dramateco do la rakonto ; li sekvas plezure la humoraĵan noveleton «Bona Malliberulo», tre vivplene rakontita ; la emociiga rakonteto «Patrino» ege lin kortuŝas. En «La Venĝonto» li konatiĝas kun la vivo de malfeliĉaj italaj kamparanoj, pelitaj trans la svisan limon pro politikaj okazintaĵoj. En «La Trompisto» estas pritraktata speciala flanko de l’ intensa vivo de l’ intelekta urbo, kie la edukado speciale emas disvolvi la rezonadon kaj juĝadon ĉe infanoj.
«En Svislando» estas bona akiraĵo por nia literaturo. Ĝi meritas honoran lokon sur la legotablo de ĉiuj esperantistoj. ”
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.