Emeterio
| Sankta | |||||
| Emeterio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | ĉ. 270 en Calahorra | ||||
| Morto | 3-a de marto 298 en Calahorra | ||||
| Mortis per | senkapigo | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Celedonio (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militisto | ||||
| |||||
| Sanktulo | |||||
| Honorata en | Katolika eklezio | ||||
| Patroneco | urboj Santandero kaj Calahorra | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Emeterio (mortis la 3-an de marto 298) estis romia soldato kiu estis senkapigita pro sia kredo en kristanismo. Li estas konsiderita martiro fare de la Katolika Eklezio kaj, kun Sankta Celedonio, patrono de la urbo Santandero (Kantabrio) kaj de Calahorra, en Rioĥo, kie eble li mortis.
Emeterio kaj Celedonio, eble fratoj, servis en tiu rioĥa urbo fine de la 3-a jarcento; ĉu dum la persekutado fare de Diokleciano ĉu en tiu de Valeriano ili estis enprizonigitaj kaj devigitaj ĉu rezigni sian fidon ĉu abandoni la militservon. Ili estis torturitaj kaj finfine senkapigitaj en la sablejo de la rivero Cidacos ekster Calahorra, kie poste oni konstruis la nunan katedralon en Calahorra; pro tio ĝia stranga loko ekster la muregoj de la urbo. La legenda rakonto asertas, ke la kapoj de la sanktuloj alvenis al la urbo Santandero (Kantabrio) pere de ŝtona boato (ofta legendo) kaj ili estis garditaj fare de tiea komunumo de monaĥoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

