Elizabeth Bear
Sarah Bear Elizabeth WISHNEVSKY (naskita la 22-an de septembro 1971, en Hartford, Konektikuto) estas usona romanverkistino, kiu verkas ĉefe sciencfikcion kaj fantazion sub la nomo Elizabeth Bear. Ŝi estis honorita per la Premio John W. Campbell por Plej Bona Nova Verkisto en 2005, la Premio Hugo por Plej Bona Novelo por "Tideline" en 2008, kaj la Premio Hugo por Plej Bona Noveleto por "Shoggoths in Bloom" en 2009.[1] Tio faras ŝin unu el nur kvin gajnintoj de la Premio John W. Campbell, kiuj gajnis plurajn Premiojn Hugo (la aliaj estas C.J. Cherryh, Orson Scott Card, Spider Robinson, kaj Ted Chiang).
Bear estas de ukraina kaj sveda deveno; kelkaj el liaj prapatroj asertas esti devenaj de la vikingoj.
Ŝia unua romano, Hammered, estis publikigita en januaro 2005, sekvata de Scardown en julio kaj Worldwired en novembro de la sama jaro. La trilogio centriĝas ĉirkaŭ la kanada ĉefserĝento Jenny Casey, kiu ankaŭ estas la ĉefrolulo en la novelo Gone to Flowers . Hammered gajnis la Locus-premion de 2006 por Plej Bona Unua Romano.
La novelaro The Chains That You Refuse estis eldonita de Night Shade Books en majo 2006. Blood and Iron, la unua libro en la fantazia serio The Promethean Age, estis eldonita la 27-an de junio 2006. Ŝi ankaŭ estas kunaŭtoro de la televida serio Shadow Unit.
En 2008, ŝi donacis sian arkivon al la Fako de Raraj Libroj kaj Specialaj Kolektoj ĉe la Universitato de Norda Ilinojso.[2]
Referencoj
- ↑ 2009 Hugo Awards. www.locusmag.com (2009-08-09). Arkivita el la originalo je 2009-03-26.
- ↑ Elizabeth Bear Papers, 2005- 2011. Northern Illinois University (2008-04-18). Arkivita el la originalo je 2018-07-15. Alirita 2015-09-01 .
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Interview ĉe Clarkesworld Magazine, May 2010
- Interview ĉe SFRevu.com, aprilo 2019
- Elizabeth Bear ĉe The Encyclopedia of Science Fiction
- Rakontoj de Elizabeth Bear, kiuj estas alireblaj interrete
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

