Elek Bacsik
| Elek Bacsik | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de majo 1926 en Budapeŝto |
| Morto | 14-an de februaro 1993 (66-jaraĝa) en Glen Ellyn |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario Francio Italio Usono |
| Okupo | |
| Okupo | ĵazmuzikisto |
Elek Bacsik [baĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsik Elek estis hungara-usona violonisto, gitaristo. Li estis kuzo de Django Reinhardt.
Elek Bacsik [1] naskiĝis la 22-an de majo 1926 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de februaro 1993 en Glen Ellyn (Ilinojso, Usono).
Biografio
Elek Bacsik devenis el cigana muzikista familio. Li studis klasikan violonadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li muzikadis en pluraj orkestroj precipe en amuzejoj en sia naskiĝurbo. Lia muzika kolego estis ekzemple György Cziffra. En 1948 kiel orkestrano li vojaĝis al Bejruto, poste al pluraj eŭropaj urboj. En Parizo li jam estis konata ĵazmuzikisto. En la fruaj 1960-aj jaroj li registris muzikdiskojn kun konataj francoj kiel ekzemple Jeanne Moreau, Serge Gainsbourg kaj Claude Nougaro. En la franca televizio li muzikadis kun Charles Aznavour kaj Gilbert Bécaud. En 1966 li translokiĝis al Las Vegas, kie li muzikadis jardekon en amuzejoj, poste en aliaj lokoj, eĉ en ĵazfestivalo. Li mortis jam forgesita.
Fontoj
- franclingva biografio kun bildo
- [1][rompita ligilo]
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-01. Alirita 2019-04-01 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

