Electron User

Electron User
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Urbo Stockport
Publikigisto Database Publications
Establodato 1983
Ĉesigita publikado 1990
ISSN 0952-3057

vdr

Electron User estis brita komputila magazino, kiu specife celis la posedantojn de la mikrokomputilo Acorn Electron. Ĝi estis publikigita de Database Publications en Stockport, komencante en oktobro 1983 kaj finiĝante post 82 numeroj en julio 1990.[1]

Komence ĝi estis inkluzivita kiel 16-paĝa sekcio en The Micro User, sed post kvar tiaj eldonoj ĝi fariĝis sendependa titolo. Antaŭ unu jaro ĝi kreskis al averaĝa longeco de 64 paĝoj. La fokuso de la magazino estis novaĵoj rilate al Acorn Electron, sed ankaŭ programaroj mane kopieblaj de la legantoj kaj programaraj recenzoj. Ĝi ankaŭ enhavis trompkodojn por videoludoj kaj longe gastigis kolumnon pri aventuraj videoludoj, unue verkitan de "Merlin" en kolumno titolita "Merlin's Cave" kaj poste de "Pendragon".

Ĝiaj reklamantoj inkludis la ĉefajn tiutempajn distribuistojn de videoludoj por BBC Micro kaj Acorn Electron, kiel ekzemple Acornsoft kaj Superior Software.

Ofte la aprila eldono de la revuo inkludis ŝercon pro la aprila ŝercotago. Ĝi ĝenerale konsistis el mallonga kopiebla programo, kiu pretendis fari ion tre utilan kaj ĝenerale interesan, sed kiu efektive presis "April Fool" sur la ekrano. Ekzemploj inkludis:

  • programo por antaŭdiri kian tekston la uzanto tajpus poste
  • programo por kompiligi BASIC-programojn rekte en maŝinan kodon, utiligante la BASIC-interpretilon de la maŝino
  • programo por montri kolorojn sur unukolora ekrano per rapida moduligado de la pikseloj (citante lastatempa epizodo de Tomorrow's World).

Referencoj

  1. Electron User Magazine and Tapes. 8 Bit Software. Alirita 19 June 2020 .

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.