Elajo
| Elajo | ||
|---|---|---|
| poliso, arkeologia loko de antikva Grekio [+] | ||
| Koordinatoj | 40° 9′ 34″ N, 15° 9′ 16″ O (mapo)40.15944444444415.154444444444Koordinatoj: 40° 9′ 34″ N, 15° 9′ 16″ O (mapo) | |
| Estiĝo | -538 | |
| Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
| Elajo | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Elajo estis helena urbo de suda Italio (Granda Grekio), kolonio de la orientegea urbo Fokajo (nun Foça, en Turkio), fondita de Fokajanoj fuĝintaj antaŭ la persa invado de sia urbo.
Laŭ la helena verkisto Herodoto, la tuta loĝantaro de Fokajo enŝipiĝis nokte kaj veturis al la proksima insulo Ĥios. Sed ili ne sukcesis interkonsenti kun la tieaj loĝantoj por fondi tie sian novan urbon, do ili pluvojaĝis okcidenten. Ŝajne duono de la fuĝintoj rezignis pri la vojaĝo, sed la ceteraj atingis sian antaŭan kolonion Massalia (nun Marsejlo, en Francio). El Massalia ili veturis al Korsiko kaj tie instalis sin. Sed ili konkurencis la Etruskajn kaj Kartaganajn komercantojn en tiu regiono kaj milito eksplodis inter ili. En ŝipbatalo ĉe Alalia, duono de la fokaja ŝiparo estis detruita de duoble pli granda malamika ŝiparo. La pluvivintoj ekvojaĝis denove, ĉifoje pli suden, kaj atingis la italan marbordon sude de la helena kolonio Pozidonio. Tie ili fondis Elajon, iam inter la jaroj 545 kaj 533 a.K.
Elajo estis la sidejo de la elaja filozofia skolo, al kiu apartenis filozofoj kiel Parmenido kaj Zenono.
Elajo iĝis la romia Velia kaj troviĝas nun en la komunumo Ascea.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




