Ekron
| Ekron | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Koordinatoj | 31° 46′ 44″ N, 34° 51′ 4″ O (mapo)31.77888888888934.851111111111Koordinatoj: 31° 46′ 44″ N, 34° 51′ 4″ O (mapo) | ||||
![]() |
|||||
| Ekron | |||||
Ekron estas antikva urbo ĉe la marbordo de Palestino, kiu menciiĝas plurfoje en la torao. La loko probable egalis al la hodiaŭa loĝloko Tel Miqne en Israelo. Ekde la jaro 1981 arkeologiaj elfosaĵoj esploras la terenon.
Historio
Unuopaj trovaĵoj pruvas, ke la loko probable jam estis loĝata ĉirkaŭ la jaro 3000 antaŭ Kristo. La urbo mem fondiĝis dum la 17-a jarcento a.K.. Ekron dum iuj epokoj estis ĉirkaŭita de fortika ŝtona muro kaj ampleksis areon de 300×400 metroj, ene de kiuj oni diferencigis supran kaj suban urboparton.
Ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ Kristo la filiŝtoj transprenis kaj evoluigis la urbon. Troviĝis multnombraj mikeneaj keramikaĵoj, kiuj indikas pri la komercaj kontaktoj dum tiu epoko, kaj la restoj de granda filiŝta templaro. Komence de la 7-a jarcento a.K. la urbo konkeriĝis de la armeo de Asirio, kaj dum la jaro 604 a.K. de la armeo de Babilonio. Post tio estas malmultaj restoj de setlado el la romia, bizanca kaj islama epokoj.
Laŭ la libro Josuo de la juda torao respektive kristana malnova testamento Ekron estis parto de la filiŝta kvinurba ligo, kiu konsistis el la urboŝtatoj Gat, Gazao, Aŝdod, Ekron kaj Aŝkelon. La ĉefa dio de la urbo probable estis Baal Zebul, kiu en la biblio nomiĝas Belzebubo kaj poste inter kristanoj iĝis sinonimo por diablo.
Eksteraj ligiloj
- retaj paĝoj de la arkeologiaj elfosaĵoj (paĝoj anglalingvaj) Arkivigite je 2011-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




