Ekpaniko
Ekpanikoj aŭ panikatakoj estas subitaj periodoj de intensa timo, kiu povas inkludi korbatajn perceptojn, ŝvitadon, skuiĝadon, aermalsaton, sensentecon aŭ senton, ke io malbona baldaŭ okazos. La maksimuma grado de simptomoj okazas ene de minutoj. Tipe ili daŭras por ĉirkaŭ 30 minutoj sed la tempodaŭro povas varii de sekundoj ĝis horoj. Povas okazi timo perdi memregon aŭ brusta doloro. Ekpanikoj solaj ne estas fizike danĝeraj.
Ekpanikoj povas okazi pro diversaj perturboj, inkludante panikan perturbon, socian anksian perturbon, posttraŭmatan streĉan perturbon, droguzan perturbon, deprimon kaj medicinajn problemojn. Ili povas esti kaŭzitaj de io specifa aŭ okazi neatendite. Fumado kaj psikologia streĉo pliigas la riskon suferi ekpanikon. Antaŭ ol diagnozi ekpanikon, malsanoj, kiuj produktas similajn simptomojn devas esti eliminitaj, kiel hipertiroidismo, hiperparatiroidismo, kora malsano, pulma malsano kaj droga uzo.
Kuraco de ekpanikoj devas celi la fundamentan kaŭzon. En homoj kun oftaj atakoj, psikoterapio aŭ medikamentoj povas esti uzataj. Ankaŭ spirtrejnaj kaj muskol-malstreĉiĝaj teknikoj povas helpi. Homoj, kiuj suferas ekpanikojn, havas pli altan riskon sinmortigi.
En Eŭropo ĉirkaŭ 3 elcento el la loĝantaro havas ekpanikojn en ajna jaro dum en Usono ekpanikoj afliktas proksimume 11 elcenton. Ili estas pli oftaj ĉe virinoj ol viroj. Ili ofte komencas dum pubereco aŭ frua plenaĝeco. Infanoj kaj pli maljunaj homoj estas malpli ofte afliktataj.
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Panic attack" en la angla vikipedio (fonta versio 843049697). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.