Ejulve
| Ejulve | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipality of Aragon (en) | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 44559 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Ovidio Ortin Albalate | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 172 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 47′ N, 0° 33′ U (mapo)40.7751485-0.55288200000001Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 33′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 113 m [+] | ||
| Areo | 109,485836 km² (1 094 8.5 836 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ejulve [eĤULbe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej suda pinto de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.
Geografio
Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj je 62 km de Alcañiz, inter Gargallo kaj La Mata de los Olmos (norde) kaj Pitarque kaj Villarluengo (sude). La altitudo de la loĝloko estas de 1113 msm, pro kio estas malvarma vetero. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo inter la montetoj San Pedro kaj Santa Catalina, formante tial urban neregulan kaj mallarĝan disponon, adaptita al la kruta topografio de la deklivo.
| Nordokcidente: Gargallo | Norde: Gargallo | Nordoriente: Gargallo |
| Okcidente: La Zoma | Oriente: Molinos | |
| Sudokcidente: Aliaga | Sude: Villarluengo | Sudoriente: Castellote |
Historio
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Aperis diversaj literumadoj: Xulb (12-a jc, 13-a jc, 14-a jc), Exulb (14-a jc, 15-a jc), kaj Exulbe/Exulve, (15-a jc, 16-a jc, 17-a jc, 18-a jc, 19-a jc). Tiu loko estis en la teritorio de Alcañiz kiun Alfonso la 2-a de Aragono lasis al la Ordeno de Kalatravo pro helpo en la konkero.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ejulve oni malaltiĝis el 1290 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 178 loĝantoj. En 2009 okazis arbara incendio en la municipa teritorio de najbara Aliaga kiu rapide etendiĝis al Ejulve. Ĝi estis la arbara incendio plej etenda registrita en Hispanio en la jaro 2009, kun 7 301,14 hektaroj bruligitaj.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nutrindustrio produktas viandon (ŝinkon) kaj lakton. Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la urbodomo, domegoj, la preĝejo, la ermitejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Vidu ankaŭ
Notoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





