Eisten
| Eisten | |
|---|---|
| Blazono de Eisten | |
| Eisten | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Vispo |
| Koordinatoj | 46° 11′ 51″ N 7° 53′ 50″ O / 46.19750 °N, 7.89722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 51″ N 7° 53′ 50″ O / 46.19750 °N, 7.89722 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 217 |
| Areo | 38,05 km² |
| Alteco | 1086 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3922 |
| Komunumkodo | 6282 |
| Situa mapo de Eisten | |
Eisten estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Eisten situas en Supra Valezo 8 kilometroj sude de Vispo en la valo de Saaservispa. La komunumo konsistas el multnombraj setlejoj, nome Zen Eisten, Ahorn, Asp, Bifig, Ze Briggeltinu, Erel, Huteggen, Leidbach, Raaftgarte, Ze Schmidu kaj Stellinu.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,05 km², de kiuj 22,4 % estas kovritaj de arbaro, 9,8 % servas por agrikulturo kaj 0,8 % por setlado, pli ol la duono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Eisten limas en nordo al Staldenried, en nordoriento al Visperterminen, en oriento al Sempiono, en sudo al Saas-Balen, en sudokcidento al Sankt Niklaus, kaj en okcidento al Grächen.
Trafiko
Tra Eisten pasas la kantona ĉefvojo nr-o 212 de Vispo al Saas-Fee. Pere de la poŝtaŭtolinio de Vispo al Saas-Fee.
Historio
La unua dokumenta mencio de Eisten datiĝas el la jaro 1299 kiel Oysten. Dum mezepoko ĝis la eta glaciepoko en la 15-a jarcento ankaŭ pli alte situantaj lokoj kiel Katzenlukren kaj Montwald estis loĝataj. La komunumo Eisten ek de la mezepoko apartenis al la kvartalo Saas de la Valeza Dekono Vispo. En la 16-a jarcento en Eisten okazis pluraj pestoepedemioj. Ĝis 1934 la komunumo atingeblis nur pere de piedaj padoj kaj ĉevale. Tiam la piedpado estis transformita al veturebla kantona vojo.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Eisten
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Eisten – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






