Eisbrecher
| Eisbrecher | ||
|---|---|---|
| revuo | ||

Eisbrecher (svisgermane Iisbrächer) estis semajna gazeto de la zurika junulara movado aperinta dum la periodo de la junulara ribelado [1980] en Zuriko de la 24-a de oktobro 1980 ĝis la 17-a de januaro 1981. Ĝin iniciatis kaj redaktis kolektivo konsistanta el Nicolas Lindt, Umberto Blumatti, Giorgio Bellini, Bernd Sigenthaler, Dietrich Michael Weidmann, Theo Bünzli, Stefan Flüeler kaj aliaj. Ili estis inspiritaj de liberecaj filozofoj kiel Michael Bakunin, Erich Mühsam kaj nature de dadaismo, kies naskiĝurbo Zuriko estis kaj de siaj mondplibonigaj idealoj. La gazeto atingis eldonkvanton de 23'000 ekzempleroj kaj fariĝis la parolilo de la ribelema junularo de Zuriko.
Je la kulmino de la sukceso la plimulto de la redakta kolektivo timis sian propran potencon kaj la establiĝon kaj decidis post la deka numero ĉesigi la revon. Theo Bünzli, Bernd Sigenthaler kaj Dietrich Michael Weidmann decidis sia flanke daŭrigi la laboron kaj kreis utiligante la infrastrukturon de Eisbrecher sub la nomo Brächise (svisgermana anagramo de Iisbrächer) novan gazeton. Eisbrecher estis vendita de junuloj surstrate inter kiuj plej parte la redaktintoj.
Krom Dietrich Michael Weidmann kiu laboris kiel sekretario kaj administranto de la kolektivo kaj la presistoj, neniu havis pagitan laboron, sed 50 vendistoj praktike vivis de la vendado, ĉar la vendistoj ricevis duonon de la vendoprezo. La resto de la mono estis bezonita por kovri la prezkostojn kaj la administradon. La redaktantoj de Eisbrecher kvazaŭ enkondukis la dadaismon en la redaktadon de gazeto kaj kreis bild- kaj enpaĝigan teknikon, kiu ĝis tiam ne ekzistis aŭ nur en tre modesta formo ĉe la liberaca monata revuo Subito. La stilo de Eisbrecher influis la ĵurnalistojn en la tuta mondo, kaj hodiaŭ tia enpaĝigo estas vidata en la tuta mondo kiel plej normala afero.fontindiko?
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

