Eduardo Chamorro
| Eduardo Chamorro | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskonomo | Eduardo Chamorro Túrrez | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1946 en Madrido | |
| Morto | 13-an de julio 2009 (63-jaraĝa) en Madrido | |
| Lingvoj | hispana vd | |
| Ŝtataneco | Hispanio | |
| Profesio | ||
| Okupo | romanisto verkisto ĵurnalisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | La cruz de Santiago vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eduardo CHAMORRO Túrrez (Madrido, 27a de junio 1946 - Madrido, 13a de julio 2009) estis hispana ĵurnalisto, kritikisto kaj verkisto.
Biografio
Li gradiĝis en anglalingva filologio ĉe la Komplutensa Universitato de Madrido, kaj titoliĝis en la Oficiala Altlernejo de Ĵurnalismo- Li kutime kunlaboris ĉe Diario 16, La Voz de Galicia kaj ABC, krom ĉe gazetoj kiel Cambio 16, kaj intervenis en radio RNE en la programo "Aquí te espero" de Radio 1. En 1972 li ricevis la premion Sésamo de romano pro sia verko El zorro enterrando a su abuela debajo de un almendro (La vulpo enteriganta sian avinon ĉe migdalarbo). Inter liaj lastaj verkoj menciindas España Siglo XXI.[1]
Verkoj
Li estis finalisto de la premio Planeta en 1992 pro La cruz de Santiago; Chamorro estis sekvanto de Juan Benet al kiu dediĉis Juan Benet y el aliento del espíritu sobre las aguas.[2] En la kina etoso elstaris lia kunlaborado kun la kinisto Rafael Azcona, kun kiu li verkis la scenaron de Los desastres de la guerra, de Mario Camus.[2]
El lia varia literatura, esea, kritika kaj ĵurnalista produktado, menciendas la historia eseo El enano del rey kaj la politika 25 años sin Franco, la anekdotaro pri pentristoj Trucos de artista, kaj romanoj kiel Guantes de segunda mano. Li estis aŭtoro ankaŭ de la biografia portreto Un hombre a la espera, pri Felipe González.[2] El ĵurnalismaj vekoj menciindas la intervjuo El periodismo hablando con Manuel Leguineche (1993).[3]
Kiel tradukisto, li verkis Al sur de Granada (1981) de Gerald Brenan, Bartleby, el escribiente (1974) de Herman Melville, Dublineses (1993) de Joyce, El pirata (1985) de Joseph Conrad kaj la kanzonaro de Bob Dylan (1971) en la kolekto Visor.
Kelkaj verkoj
- El enano del rey. Planeta, 1991.
- Enrique Tierno, el alcalde. Cambio 16, 1986. 84-85229-86-X
- La cruz de Santiago. Planeta, 1992. Premio Planeta
- The rime of the ancient mariner / La oda del viejo marinero. Samuel Taylor Coleridge ISBN 84-7080-905-9
- Relatos de la Fundación. Barcelona: La Gaya Ciencia, 1980.
- Trucos de artista. Barcelona: Planeta, 1998.
- Yo, conde-Duque de Olivares. El arte de lo imposible. Planeta, 1989 kaj Planeta DeAgostini, 1992. ISBN 84-395-5407-9
Referencoj
- ↑ Eduardo Chamorro, un periodista con dos almas alirita la 2an de decembro 2021, 17.07.2009 en El País
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Fallece el periodista y escritor Eduardo Chamorro alirita la 2an de decembro 2021, 14.07.2009 en El País
- ↑ Aliaj verkoj: Introducción al cooperativismo (Madrid: Zero, 1970); Iniciación al proceso histórico (Madrid: Miguel Castellote, 1974); Córdoba de los Omeyas (Barcelona: Planeta, 1991); Victoria de Inglaterra: la reina enamorada (Barcelona: Planeta, 1995); kaj Felipe IV (Barcelona: Planeta, 1998). Pli politikaj: Las Bases Norteamericanas en España (Barcelona: Euros, 1976); Viaje al centro de la U.C.D. (Barcelona: Planeta, 1981); kaj El cañón giratorio (Barcelona: Círculo de Lectores, 1983).
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

