Eberdingen

Eberdingen
Blazono
Eberdingen (Germanio)
Eberdingen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ludwigsburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07042
Poŝtkodo 71735
Aŭtomobila kodo LB
Oficiala Municipokodo 08118012
Politiko
Komunumestro Peter Schäfer
Adreso de la administrejo Stuttgarter Straße 34
Demografio
Loĝantaro 6800 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)]
Geografio
Geografia situo 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)48.8794444444448.9652777777778Koordinatoj: 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 272 m
Areo 26,21 km²
Oficiala retejo https://www.eberdingen.de/
vdr

Eberdingen - prononco [E:badingn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 6800 loĝantojn sur areo de 26,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 268 loĝantoj/km².

Vidindaĵoj

Plej grava vidindaĵo estas la "tombo de la kelta princo" en la parto Hochdorf an der Enz.

Kelta tumulo ĉe Hochdorf an der Enz

Rande de la vilaĝo troviĝas grandega kelta tumulo (tombomonto). Ĝi mezuras 6 metrojn da alteco kaj havas diametron de 60 metroj. La tombo estis elfosita en la jaro 1978 kaj datita al 530 a.K.. La tombo estis lukse ekipata kaj - surprize - neniam prirabata. La situo de la tombo estas elstara, kun rekta rigardo al Hohenasperg, kiu tiutempe estis la princa sidejo kaj rifuĝburgo.

La entombigito estis kelta princo, viro, 40-jaraĝa, kun impona alteco de 1,87 m. Li estis metita sur bronza kanapo. Li estis entombigita kun or-tegita torko (kolringo) sur lia kolo, braceleto sur lia dekstra brako, kaj plej rimarkinde, maldikaj gravuritaj oraj tabuloj estis sur liaj - dume disfalintaj - ŝuoj. Ĉe la piedo de la kanapo estis grandega kaldrono 500-litra, ornamita kun tri leonoj ĉe la randaĵo. La orienta flanko de la tombo enhavis kvar-radan ĉaron tenanta aron de bronzaj pladoj - servico sufiĉe multnombra por servi naŭ kunmanĝantojn.[1]

Referencoj

  1. Literaturo pri la elfosado:

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.