EK
| EK! | |
|---|---|
| Aŭtoro | Jurij Finkel |
| Lasta stabila versio | 3.9 (29-a de majo 2010) |
| Operaciumo | Vindozo 4.x kaj Vindozo NT 4 kaj 5.x |
| Programlingvo | Delphi |
| Lingvo(j) | Esperanto |
| Permesilo | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU |
| Retejo | Oficiala retejo |
EK! estas libera programo, kiu ebligas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, ĝuste subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, ebligantaj enmeton en signaro Latina-3. EK! funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP. EK! ebligas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
EK! estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika Permesilo. La fontkodo elŝuteblas en la formo RAR, malpakebla per WinRAR 3 aŭ ĝia unrar kaj programoj kiuj uzas unrar-n (7-Zip inter aliaj).
Interalie EK! proponas la tiel nomatan E-Klavaron de Ĉapelilo kun aŭtomata generado de ŭ en aŭ/eŭ. La aŭtoro de EK! estis Jurij Finkel.
Programlingvo
Por programi EK!-on estis uzita Delphi, programlingvo bazita sur TurboPascal fare de Borland.
Vidu ankaŭ
- Tajpi — alia programo por la sama tasko
- Klavarofasono
- Duoblilo ofertas komfortan uzadon. Oni ne devas puŝi du diversajn klavojn, oni nur puŝas dufoje la saman. Tio ŝparas tempon kaj evitas mistajpadon.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

