Dörrberg

Dörrberg estas vilaĝoparto de Gräfenroda en la Distrikto Ilm (Turingio, Germanlando).

Geografio

Dörrberg kaj valo Dörrtal

Dörrberg nuntempe ne estas plu memstara sed nur setlejo en la valo de la rivero Wilde Gera supre de Gräfenroda je alteco de ĉ. 430 metroj. Eoste de la citita valo komenciĝas en la direkto de Geschwenda la valo Dörrtal, kien etendiĝas ankoraŭ la ero de Dörrberg. Apudaj montoj estas, eoste de la rivero, Schiebigenberg (517 m), sude Dörrberg (568 m) kaj okcidente de la rivero Bergmannskopf (616 m) kaj Waldsberg (701 m) kun la pinto ekskursocelo Bärenstein. Sude de Dörrberg troviĝas la interesa ruino Alteburg. Parto de Dörrberg administracie ne apartenas al Gräfenroda sed al Geschwenda, tiel ke inter 1952 kaj 1990 estis meze en Dörrberg la landlimo inter la GDR-distriktoj Erfurto kaj Suhl.

Historio

Dörrberg estiĝis el setlejo kun forstista domo kaj diversaj segmuelejoj en la administradejo Amt Schwarzwald je la fino de la 17-a jarcento. En la 20-a jarcento la setlejo kunfandiĝis nature kun Gräfenroda en la nordo, kaj sekve klara limlinio ne plu povas esti tirita. Ĝis 1920 estis Dörrberg en la landlima regiono de la duklandoj Sachsen-Gotha kaj Schwarzburg-Sondershausen. Post la inaŭguro de la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen la vilaĝo senteble disvolviĝis.

Gundermann-domo

Konstruaĵo fortimpresa estas la t.n. Gundermann-domo, faktrabaĵo forstista de 1685. Proksime pli suden staras la 110 metrojn alta ponto Talbrücke Wilde Gera por la aŭtoŝoseo A 71.

Ekonomio kaj infrastrukturo

Gravas en Dörrberg en niaj tagoj forstado kaj la ligno-prilaborindustrio. Krome havas la vilaĝero propran gastejon kaj junulargastejon kun idilieca arbarranda situo. Dörrberg kuŝas ĉe strato kondukanta ĝis Oberhof kaj Gehlberg, dume la strato al Geschwenda estas neasfaltita. Ekde 1884 ekzistas en Dörrberg propra fervoja haltejo kun servoj oftaj ĝis Erfurto respektive Meiningen.

Fontoj

  • Thür. Staatsarchiv Gotha, Staatsministerium Gotha Dep.II Loc. 49 Nr. 32 (Die Vereinigung der Ortschaften Gräfenroda und Dörrberg, 1918–1919)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.