DsDNA Viruso
dsDNA Virusoj - dufadenaj DNA Virusoj - ekzemploj:
- virusoj infektantaj Eŭbakteriojn kaj Arkeojn, ankaŭ nomitaj bakteriofagoj/fagoj (ekz-e. la Podoviridae, fagoj de E coli);
- virusoj de superaj animaloj (Pox/Poks-, Herpes/Herpet-, Adeno-, Papovaviridae);
- virusoj de insektoj (Baculo/Bakulo- kaj Irido- kaj Polydnaviridae/Polidnaviridae);
- virusoj de eŭkariotaj algoj (Phycodnaviridae/Fikodnaviridae);
- virusoj de fungoj.
Ili varias laŭlonge:
- 5-8 kb (Papovaviridae) kb=kilobazoj (1000 bazoj) da DNA
- ĉirkaŭ 30-40 kb (fago lambda kaj Adenoviridae)
- ĝis ĉirkaŭ 200 kb (Baculoviridae/Bakuloviridae)
- ĝis/supren 300 kb (Herpes/Herpet- kaj Pox/Poks- kaj Irido- kaj Phyco/Fikodnaviridae).
La plej malgranda prokariota genom-longo estas proksimume 600 kb (E coli = 4000 kb) Ili povas havi:
- cirklajn genomojn (Papova- kaj Baculo/Bakulo- kaj Poly/Polidnaviridae);
- liniajn genomojn (Adeno- kaj Herpesviridae, kelkaj fagoj);
- cirklajn-permut-liniajn genomojn (fago T4, kelkaj Iridoviridae);
- aŭ liniajn genomojn kun kovalente fermitaj ekstremaĵoj (Pox- kaj Phycodnaviridae).
Ĉiuj virusoj escepte Polydnaviridae havas unu-komponaĵ-genomojn; la escepto havas plurajn komponaĵojn kun averaĝa longo inter 2 - 20 kb.
Replikiĝo de la virusoj ĉiam okazas per duon-konservema maniero favore de la ĉelajn genojn; tamen, pli etaj cirklaj genomoj (ekz-e. Papovaviridae) replikiĝas per bidirektaj replikiĝaj forkoj el komuna origino, kiel kelkaj plasmidoj. Ĉe la virusoj de Eŭkariotoj, replikiĝo ĉefe okazas en la nukleo, helpe de ĉel-enzimoj kiel polimerazoj, metilazoj, ktp. Tamen, la replikiĝo de Poksvirusoj, de kelkaj Bakulovirusoj (granuloz-grupo), kaj parto de la replikiĝo de iridovirusoj, okazas en virus-specifitaj "inklud-korpoj" en la citoplasmo, helpe de virus-koditaj enzimoj, kies plej grava grupo estas tiu de DNA-dependaj DNA polimerazoj.
Replikiĝo de dsDNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):
http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/dsdnarep2.gif[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.