Drôme

| Drôme | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
| Numero | 26 |
| Prefektejo | Valence |
| Subprefektejoj | Die Nyons |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 524 207 (2023) |
| Areo | 6 530 km² |
| Loĝdenso | 80 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 19 |
| Komunumaroj | 22 |
| Komunumoj | 367 |
Drôme [dʁom]
aŭskultu, okcitane Droma, estas franca departemento de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, en sudoriento de la lando. Ĝia areo estas 6 530 km2 kaj ĝi havis 494 712 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Valence.
Ĝi estas nomita laŭ la rivero Drôme, alfluanto de Rodano. La departemento enhavas 367 komunumojn.
Arondismentoj
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Historio
La departemento estis kreita tuj post la francaj revolucioj, la 4-an de marto 1790 por altrudi la leĝon de la 22-a de decembro 1789, ekde parto de la provinco Dauphiné.
La limoj de la departemento plurfoje estis modifitaj post la anekso de Comtat Venaissin en 1792 kaj post la kreado de la departemento Vaucluse en 1793. La urboj Carpentras kaj Valréas, interalie, partoprenis en la departemento Drôme mallongtempe. Tiuj ŝanĝoj kreis enklavon de Vaucluse (kantono de Valréas) ene de Drôme, la plej granda enklavo de tiu speco en Francio.
Geografio
Ĝi limas al la departementoj Ardèche, Isère, Hautes-Alpes, Alpes-de-Haute-Provence kaj Vaucluse.
Kelkfoje oni distingas la departementon en pluraj partoj:
- montena Drôme, norde, verdeca simile al montetoj ĉe Liono,
- la ebenaĵo de Valence, okcidente,
- la montaro Vercors, oriente,
- provenca Drôme, sude.
Tiuj malnovaj nomoj havas neniun kialon historian, lingvan aŭ etnologian.
Notoj kaj fontoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Drôme (26) (france). Alirita la 16-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

