Doña Paz
La filipina pramŝipo Doña Paz sinkis la 20-an de decembro 1987 post kolizio kun naftoŝipo Vector, kiu transportis 8.800 barelojn da nafto-produktoj.
Doña Paz estis survoje de insulo Leyte al la filipina ĉefurbo Manilo. La kolizio okazis en la markolo inter la insuloj Tablas kaj Mindoro.
Pro la kolizio okazis eksplodo kaj poste rapidege disvastiĝanta incendio, brulanta oleo kovris la akvon ĉirkaŭ la ŝipoj. La pramŝipo sinkis ene de kelkaj minutoj. Oni ne sukcesis surakvigi eĉ unu savboaton. Saviĝis nur 24 vojaĝantoj de Doña Paz kaj 2 ŝipanoj de Vector, kiuj devis subakve naĝi ekster la zonon de la brulanta oleo.
Laŭ la oficiala raporto pereis 4.317 pasaĝeroj kaj 58 dungitoj de Doña Paz kaj 11 dungitoj de Vector. La pramŝipo estis licencita por maksimume 1.518 personoj. Krome montriĝis, ke la dungitoj de Vector ne estis sufiĉe kvalifikitaj kaj ke Vector ne plu havis validan funkcipermeson.
La akcidento estis la plej severa katastrofo, kiu trafis pramŝipon.
Ĝi estis ankaŭ la plej granda pactempa ŝipdroniĝo.
Nur dum la Dua Mondmilito okazis ŝipkatastrofoj, en kiuj mortis pli multaj homoj: inter januaro kaj majo 1945 dronis en la Balta Maro pluraj ŝipoj, kiuj transportis civilulojn, vunditajn soldatojn, kaptitojn el koncentrejoj, entute pli ol 30.000 homoj, la dronigitaj ŝipoj estis:
- Wilhelm Gustloff - 30-an de januaro 1945 - 9.000 germanaj fuĝintoj
- Steuben - 9-an de februaro 1945 - 4.000 germanaj fuĝintoj
- Goya - 16-an de aprilo 1945 7.000 germanaj fuĝintoj, soldatoj
- Cap Arcona - 3-an de majo 1945 - 7.000 kaptitoj de koncentrejo Neuengamme
- Orion - 4-an de majo 1945 - 4.000 - fuĝintoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.