Dominique Sanda
| Dominique Sanda | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Dominique Marie-Françoise Renée Varaigne | ||||
| Naskiĝo | 11-an de marto 1951 (75-jaraĝa) en 12-a arondismento de Parizo | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Infanoj | 1 | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Dominique Sanda vd | ||||
| Okupo | filmaktoro | ||||
| Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dominique SANDA, arta nomo de Dominique Marie-Françoise Renée Varaigne (Parizo, 11a de marto 1948)[1] estas franca aktorino kaj iama modelo kiu aperis fotita en la gazetoj Vogue, Elle kaj Glamour. Kiel aktorino, ŝi elstaris en kelkaj ikonaj filmoj de la eŭropa kino de la 1970-aj jaroj. Ŝi estis unu de la konataj figuroj de tiu jardeko, laborinte por famaj reĝisoroj. Poste, ŝi elstaris kiel teatra aktorino en franca, itala kaj hispana.
Post labori por Robert Bresson en Une femme douce, ŝi faris elstaran kinkarieron laborante por pli ol 50 filmoj. Inter kiuj menciindas Novecento de Bernardo Bertolucci, Al di là del bene e del male de Liliana Cavani, aŭ L'eredità Ferramonti de Mauro Bolognini.
Ekde 1993 laboris en teatro en Francio, Italio kaj Argentino; en la Teatro Colón estis Johana de Arko sur la ŝtiparo de Arthur Honegger en 2002. Ŝi estis reĝisorita de Robert Wilson en Donna di mare de Henrik Ibsen en 1999, Un marido ideal de Oscar Wilde en 1995, Hamlet, Madame Klein kaj aliaj teatraĵoj.
Ŝi edziniĝis al rumandevena profesoro el Argentino kaj pasigas grandan parton de sia tempo en la banloko José Ignacio, proksime de Punta del Este (Urugvajo) kaj veturas ofte al Parizo.
Filmoj
- La Konformisto, 1970
- Gruppo di famiglia in un interno, 1974
- Al di là del bene e del male, 1977
Notoj
- ↑ «Para el amor, Buenos Aires». La Razón. Bonaero, 18a de aŭgusto 2007.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

