Doc Cheatham
| Doc Cheatham | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Adolphus Anthony Cheatham |
| Aliaj nomoj | Doc Cheatham |
| Naskiĝo | 13-an de junio 1905 en Naŝvilo |
| Morto | 2-an de junio 1997 (91-jaraĝa) en Vaŝingtono |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Okupo | |
| Okupo | jazz trumpeter (en) ĵazmuzikisto saksofonisto dirigento bandestro muzikisto |
Adolphus "Doc" Cheatham (* 13-an de junio 1905 Naŝvilo, Tenesio; † 2-an de junio 1997 Vaŝingtono) staris kiel ĵaztrumpetisto proksimume 75 jarojn sur la scenejoj de la mondo, multe pli jarojn ol Miles Davis aŭ Louis Armstrong. Ĉi lasta estis lia modelulo. Jam en 1923 li akompanis Bessie Smith je ŝiaj koncertoj en Naŝvilo. Post transloĝiĝo al Ĉikago li ĉefe ludis ĉe Albert Wynn, sed ankaŭ ĉe Erskine Tate, kaj sur sonregistraĵo por Ma Rainey, tamen tiam sur sia unua instrumento, la aldosaksofono, kiun li nur en la malfruaj 1920-aj jaroj interŝanĝis pro la trumpeto honore al Louis Armstrong. Joe King Oliver donacis al li dampilo el kupro kaj latuno, kiun li uzis dum sia vivo.
Vivo
Cheatham ludis en la lernejo trumpeton kaj studis poste medicinon (pro tio lia ŝercnomo), muzikis tamen dumtempe en lokaj orkestroj. En 1926 li koncertvojaĝis kun John Williams, ludis poste kun Albert Wynn en Ĉikago (ankaŭ kiel anstataŭulo de Louis Armstrong en Vendome Theatre) kaj kun Bobby Lee.
Pluaj stacioj estis en 1927 Filadelfio ĉe Wilbur de Paris, en 1927 Novjorko ĉe Chick Webb, koncertvojaĝoj den Eŭropo ekde 1928 ĝis 1930 kun Sam Wooding, poste Novjorko, ĉe Alabamians de Marion Hardy kaj la McKinney’s Cotton Pickers. Ekde 1932 ĝis 39 li laboris ĉe Cab Calloway, 1939 ĉe Teddy Wilson, ekde 1940 ĉe Benny Carter, Teddy Hill en 1941 kaj , en 1944 ĉe Eddie Heywood, kun kiu li akompanis Bilion Holidejon (The Complete Commodore Recordings). Li komencis instrui muzikon. Ekde 1948 li ludis ĉefe en latinidĵazaj bandoj kiel tiu de Machito, ekde 1953 ĝis 54 li laboris liberprofesie en Bostono. Ekde 1960 li plifortigis sian agadon en ĵazo, li vojaĝis tra Afriko kun Herbie Mann, en 1961 li surdiskigis kun Harold Shorty Baker kaj Sammy Price. Post kvin jaroj kun propra bando li nur en 1966 faris sian unuan sonregistraĵoj je propra nomo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la maljuniĝanta solotrumetisto fariĝis stelulo je internaciaj ĵazfestivaloj.
Li ankoraŭ prezentis multajn koncertojn: en 1974 kun Teddy Wilson, en 1978 kun Lionel Hampton, en 1980 kun la reunuiĝobando de Cab Calloway, en 1981 kun Roy Eldridge, Dickie Wells, Buck Clayton kun Jay McShann. Sekvis ankoraŭ kelkaj surdiskigoj kun propraj ensembloj, je kiuj li ankaŭ kantis. En 1988 li faris sonregistraĵojn kun Idris Muhammad, Jimmy Woode kaj Kenny Drew por la albumo Dear Doc.... La sonregistraĵon distingas lia delikatsenta humuro je la selekto de la kantoj, kaj de ĉarmo de la kant- kaj trumpetvoĉo kiel ĉe Chet Baker dum ties lastaj vivojaroj. Septembron de 1996 ankoraŭ ekestis albumo por Verve kun Nicholas Payton; junion de 1997 Cheatham mortis post prezentado en vaŝingtona ĵazklubejo Blues Alley Club.
Sondiskoj
- Duets and Solos (Sackville, 1979) kun Sam Price
- Tabulous Doc Cheatham (Parkwood, 1983) kun Dick Wellstood,
- At the Bern Festival (Sackville, 1985)
- Live at Sweet Basil (Jazzology, 1992)
- Swinging Down in New Orleans (Jazzology, 1992)
- Doc Cheatham and Nicholas Payton (Verve, 1996)
Fontoj
- Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz Recordings, 8th Edition, London, Penguin, 2006 ISBN 0-141-02327-9
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

