Divinka

Divinka
hungare: Kisdivény
municipo
Kastelo en Divinka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Divinka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Rezervujo Akvorezervujo Hričov
Situo Divinka
 - alteco 327 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 12″ N 18° 41′ 53″ O / 49.25333 °N, 18.69806 °O / 49.25333; 18.69806 (mapo)
Areo 5,174318 km² (517,43 ha)
Loĝantaro 1 002 (31.12.2011)
Denseco 193,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1393
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 31
Telefona antaŭkodo +421-41
NUTS 517496
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Divinka
Retpaĝo: www.divinka.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Divinka (hungare Kisdivény [kiŝdivEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Malá Divina.

Situo

Divinka situas laŭ dekstra bordo de Váh (kie la rivero havas akvorezervujon), laŭ flankovojoj. Žilina troviĝas je 4 km.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Baldaŭe keltoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en parte hungara formo "Kys Dywyne". En 1438 la nuna slovaka formo "Divinka" aperis. En 1598 oni komputis tie 9 domojn. En 1784 109 vilaĝanoj (22 familioj) loĝis en 18 domoj, en 1828 188 vilaĝanoj loĝis en 14 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Divina, poste ĝi parte rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En la 19-a jarcento 2 muelejoj, seguzino kaj brandofarejo produktis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisdivény 345 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Divinka 827 homoj, (810 slovakoj).

Vidindaĵoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.