Diskoglosedoj

La familio de disko-langaj ranoj'rond-langaj ranoj (Discoglossidae) apartenas al ordo de Anuro (Anura). Ilia disvastiĝa areo etendiĝas de nordokcidenta Afriko tra Eŭropo ĝis antaŭa Azio. Ili diferencas je anatomiaj proprecoj al la aliaj familioj, ekzemple al la bufonedoj (Bufonidae). Tiel ili havas kiel pli praaj anuroj (Archaeobatrachia) ankoraŭ verajn ripojn. Ilia lango estas ronda, diskoforma, dika kaj grandparte kreskata sur la buŝkava grundo. Tiel ili ne povas uzi sian langon - kiel ĉe malpli praaj anuroj (Neobatrachia)- por kapti predon. La ampleksuso (ĉirkaŭbrakumo de la virina rano fare de la vira, tiel certigante la samtempan demeton de la frajo kaj ties fekundigo) dum la pariĝa tempo okazas sur la seka grundo.

Taksonomio

Oni listigis en tiu ĉi familio la genrojn de fajroventraj ranoj (Bombina) kaj la Barbourula. Tiuj poste iĝis klasifikitaj kiel apartaj familioj kiel Bombinatoridae. Hodiaŭ la familio havas nur unu genron, la t.n. veraj disko-langaj ranoj (Discoglossus). Alternative ekzistas la opinio, ke Discoglossidae estas nur sinonimo de Alytidae, tiukaze ankaŭ listiĝas plua genro Alytes en la familio.

Fosilia disko-langa rano el la mioceno ĉe Öhningen


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.