Disko-insulo
| Disko-insulo | ||
|---|---|---|
| insulo [+] | ||
| Akvejo | Arkta oceano | |
| Supermara alteco | 1 919 m [+] | |
| Koordinatoj | 69° 45′ N, 53° 30′ U (mapo)69.75-53.5Koordinatoj: 69° 45′ N, 53° 30′ U (mapo) | |
| Ĉefa loko | Qeqertarsuaq | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 1 919 m | |
| Longo | 120 km (75 mi) | |
| Larĝo | 120 km (75 mi) | |
| Akvokolektejo | 8 612 km² (861 200 ha) [+] | |
| Areo | 8 612 km² (861 200 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 892 [+] | |
| Horzono | UTC−03:00 [+] | |
![]() |
||
| Disko-insulo | ||
Disko-insulo (gronlande Qeqertarsuaq, „granda insulo“) kun surfaco de 8 578 km² (por komparo: Mallorca 3 640 km², Korsiko 8 680 km²) situas ĉirkaŭ 60 kilometrojn okcidente de Ilulissat antaŭ la okcidentaj bordoj de Gronlando en la Disko-golfo (Qeqertarsuup Tunua).
La montoj de la disko estiĝis antaŭ 55 ĝis 65 milionoj da jaroj el ruĝetaj bazaltoj, la plej alta pinto altas 1 919 m, la averaĝa alto 975 m. La ĉiamfrosta grundo de la insulo ebligas kreskon de nur tundro-vegetaĵo, agrikulture uzeblaj grundoj kaj eĉ arboj ne ekzistas. La interno de la Disko-insulo estas kovrata grandparte per Sermersuaq („Granda glaĉero“). Supre de Qeqertarsuaq situas la pli malgranda Lyngmarks-glaĉero.
La Disko-insulo estas rare loĝata, sur ĝi ekzistas nur du konstante loĝataj komunumoj. La plej granda komunumo estas Qeqertarsuaq (Godhavn) kun ĉirkaŭ 1 000 loĝantoj en la sudo. Ĉ. 35& km norde de tio situas la inuita komunumo Kangerluk kun 50 loĝantoj, kiuj vivtenas sin per ĉasado, fiŝkaptado. Ĝis la 1970-aj jaroj ekzistis ankoraŭ en nord-oriento la karbo-mineja komunumo Qullissat. Post fermo de la minejo, la loĝantoj translokiĝis al Qeqertarsuaq.
Interesa estas la Disko-insulo pro ties fosilioj kaj geologiaj formoj.
La insulojn ekloĝis inuitoj, la unua alveninta eŭropano estis Eriko la ruĝa.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




