Dingsleben
| Dingsleben | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Hildburghausen | |||||
| Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Feldstein | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 036873 | |||||
| Poŝtkodo | 98646 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HBN | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16069008 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Werner Lampert | |||||
| Partio de komunumestro | SV | |||||
| Adreso de la administrejo | Ortsstr. 45 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 230 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo)50.43315410.595691Koordinatoj: 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 435 m | |||||
| Areo | 8,44 km² | |||||
Dingsleben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 230 loĝantojn. La administra sidejo estas en Themar.
La vilaĝo situas en alteco de 435 metroj la urba triangulo de Hildburghausen, Römhild kaj Themar ĉe la piedo de la montaro Gleichberge. La distrikta ŝoseo 510 malfermas la regionon kaj gvidas onin eĉ al aliaj vojoj tra la teritorio de Grabfeld en Hennebergio. Jenas la najbaraj komunumoj: Sankt Bernhard kaj eoste Zeilfeld (Römhild). La tuta regiono estas neglata kaj klimate influitis de la Baseno de Schweinfurt. Urbestrinas s-ino Steffi Hartleb.
Historio
Dingsleben ĝuis pri la unua menciiĝo en la 3.2.799 kiam abatino Emhild de la monaĥinejo de Milz enmanigis la tuton al la Abatejo de Fulda.[1] Dum la epoko de la tribaj duklandoj la vilaĝo troviĝis en la Duklando Frankonio. Regoleĝe ĝi estas en la Administradujo de Themar, unue ene de la Grafujo Henneberg. Post 1583 suverenis la Ernestidoj kaj ekde 1826 la dukoj de Saksio-Meiningen.
Dum la tumultoj de la revolucio de 1848 okupantis trupoj de la Reĝlando Bavario. En 1895 fonditis surloke de s-ro Metzler bierfarejo. En 1920 la vilaĝo turingiiĝis. Matene de la 8.4.1945 lokuloj kune kun punlaboristoj el Polujo kaj Rusujo forprenis la fare de Wehrmacht starigitajn tankforbarilojn por helpi la la alproksimiĝantaj trupoj de la Usona Armeo.[2]
Vidindaĵoj
La protestantisma Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Margareto konstruitis en la 1740-aj jaroj.
Gefiloj
- Georg Michael Kemlein (1785–1852), kantoro kaj komponisto Kantor, Komponist
- Alfred Kirchner (1887–nekonate), politikisto
Ekonomio
Ekonomie gravas en Dingsleben i.a. la Privata bierfarejo Metzler. Krome ekzistas pluraj etaj entreprenoj.
Notoj
- ↑ Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 55.
- ↑ Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8), Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 123
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



