Dimetiltriptamino

N,N-Dimetiltriptamino (DMT aŭ N,N-DMT) estas triptamina molekulo kiu ekzistas en multaj plantoj kaj bestoj. Ĝi povas esti konsumita kiel potenca psikedelaĵo kaj historie estis preparita de diversaj kulturoj por ritaj kaj resanigaj celoj. Rick Strassman donis al ĝi la etikedon "la spirita molekulo". En la plimulto da landoj, DMT estas malpermesita.
DMT havas relative mallongan agadodaŭron, intensajn efikojn kaj rapidan ekkomencon. Tial DMT estis konata kiel la "negocista vojaĝo" dum la 1960aj jaroj en Usono, ĉar uzanto povis atingi la plenan profundon de psikedela sperto en konsiderinde malpli da tempo ol per aliaj drogoj kiaj LSD aŭ psilocibinaj fungoj. DMT povas esti enspirita, injektita aŭ trabuŝe enstomakigita kaj ĝiaj efikoj dependas de la dozo. Kiam enspirita aŭ injektita, la efikoj daŭras mallongan periodon de tempo: de ĉirkaŭ 5 ĝis 15 minutoj. Efikoj povas daŭri 3 horojn aŭ pli kiam trabuŝe enstomakigita kune kun MAO-inhibilo, kiel la ajahuaska vino en la tradicia ajahuasko de multaj indiĝenaj amazonaj triboj. DMT povas produkti vivecajn mistikajn spertojn kun eŭforio kaj dinamikaj halucinoj de geometriaj formoj, pli altaj inteligentuloj, eksterteruloj, elfoj kaj Dio.
Ĝi estas struktura analogaĵo de serotonino kaj melatonino kaj funkcia analogaĵo de aliaj psikedelaj triptaminoj kiaj 4-AcO-DMT, 5-MeO-DMT, 5-HO-DMT, psilocibino (4-PO-DMT), kaj psilocino (4-HO-DMT).
5-MeO-DMT, psikedela drogo strukture simila ol N,N-DMT, estas fojfoje misnomata DMT. Kiel blanka, kristaleca solido, ĝi ankaŭ simile aspektas ol pura DMT. Tamen, 5-MeO-DMT estas pli potenca. Ĝia tipa vaporigita dozo estas 5–20 mg, dum la doza gamo de DMT estas iom ĉirkaŭ 20–70 mg.
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "N,N-Dimethyltryptamine" en la angla vikipedio (fonta versio 816121426). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.