Desná
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Desná (apartigilo) |
| Desná | |||
| germane Dessendorf | |||
| urbo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Desná | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Liberec | ||
| Distrikto | Jablonec nad Nisou | ||
| Administra municipo | Tanvald | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Jizera montaro | ||
| Situo | Desná | ||
| - koordinatoj | 50° 45′ 36″ N 15° 18′ 11″ O / 50.76000 °N, 15.30306 °O (mapo) | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 490 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 780 m s. m. | ||
| Areo | 12,57 km² (1 257 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 999 (2025) | ||
| Denseco | 238,58 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1691 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 370 71 ĝis 468 61 | ||
| NUTS 3 | CZ051 | ||
| NUTS 4 | CZ0512 | ||
| NUTS 5 | CZ0512 563552 | ||
| Katastraj teritorioj | 3 | ||
| Partoj de urbo | 3 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 13 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.mesto-desna.cz | |||
Desná (germane Dessendorf) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou situanta sur kunfluejo de riveroj Bílá Desná kaj Černá Desná. Norde en la katastro de urbo troviĝas akva rezervujo Souš, kiu estas atingebla piede (turisma markigo) kaj per ŝosea transporto. La plej alta punkto en Desná estas sur Souš sur deklivo de monto Desenský hřeben kun supermara alteco 849 m s.m. La plej malalta punkto en Desná estas sur rivero Desná kun supermara alteco 479 m s.m. Vivas ĉi tie 2 999 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kořenov, Tanvald kaj Albrechtice v Jizerských horách.
Historio

La municipo estis fondita en la jaro 1691 kaj nomita ĝi estis laŭ Albrecht Maxmilián Desfours kiel "Desfoursdorf" – Vilaĝo de Desfours. (Sed inter la popolo pli fiksiĝis la nomo Dessendorf, ĉeĥe Desná, derivita de nomo de la rivereto trafluanta tra la valo.) En la jaro 1771 Desná avis 36 dometojn, dissemitaj sur ambaŭ bordoj de Bílá Desná.
Lunde la 18-a de septembro 1916 trafis la municipon katastrofo, kiam inundigis ĝin akvoj de traŝirita valbaraĵo sur rivero Bílá Desná. Estis neniigitaj 29 loĝdomoj kaj 11 akrigejoj de vitro, pluaj 63 domoj estis grave damaĝigitaj. La vivon perdis 62 personoj.
Statuton de la urbo ĝi akiris en la jaro 1968. Ĝis tiu tempo ĝi estis ekde la jaro 1913 kampurbo.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 270 |
| 1880 | 1 807 |
| 1890 | 2 123 |
| 1900 | 2 447 |
| 1910 | 2 347 |
| 1921 | 1 681 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 740 |
| 1950 | 3 516 |
| 1961 | 3 697 |
| 1970 | 3 436 |
| 1980 | 3 372 |
| 1991 | 3 811 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 3 549 |
| 2014 | 3 158 |
| 2016 | 3 133 |
| 2017 | 3 119 |
| 2018 | 3 134 |
| 2019 | 3 086 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 3 084 |
| 2021 | 2 963 |
| 2022 | 3 057 |
| 2023 | 3 103 |
| 2024 | 3 062 |
| 2025 | 2 999 |
Transporto
La urbo estas bone atingebla sur ŝoseo I/10. Al nordo ĉirkaŭ la valbaraĵo eliras el la municipo ŝoseo II/290 direkte al Hejnice kaj Frýdlant. Fervoja transporto estas sekurigata per Tanvalda dentorela fervojo.
Partoj de urbo
Enkrampe estas indikitaj devenaj germanaj nomoj
- Desná (Dessendorf)
- Sovín (Eule)
- Černá Říčka (Schwarzfluß)
- Dolní Polubný (Unterpolaun)
- Merklov (Markelsdorf)
- Ničovy Domky (Nitschehäuser)
- Novina (Neustück, antaŭe Hermannsdorf)
- Souš (Darre)
Dolní Polubný estis antaŭe konsisto de kampurbo Polubný. En la jaro 1949 ĝi estis deŝirita de Polubný kaj alligita al Desná. En la jaro 1960 poste municipo Polubný estis kunigita kun municipoj Příchovice kaj Jizerka en novan municipon Kořenov.
Memorindaĵoj
- Monumento de katastrofo sur Bílá Desná
- Akvomuelejo de Karnet
- Malnovkatolika paroĥo
- Vilao de Komar
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Funebra kapelo de Riedel
- Vilao de Riedel
- Kapeleto en Novina
Sporto

Ekde la jaro 1946 ĉi tie agadas Futbalklubo TJ Desná.[1] Estas ĉi tie skisaltejoj, Jizera klubo de skiistoj Desná dediĉas sin al skisaltado kaj nordia kombino, plu estas ĉi tie Lerneja sporta klubo AŠSK ĉe ZŠ kaj MŠ Desná kaj Klubo de hundaj sportoj.
Pluaj fotoj
-
Vilao de Riedel
-
Malnovkatolika preĝejo de Ĉieleniro de Sinjoro
-
Katolika preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Kripto de Riedel
Referencoj
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

