Descargamaría
| Descargamaría | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Ekstremaduro | ||
| Provinco | Cáceres | ||
| Komarko | Maresme | ||
| Poŝtkodo | 10866 | ||
| Retpaĝaro | Municipo de Descargamaría | ||
| Urbestro | Angel Garcia Luis | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 209 (2008) | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 18′ N, 6° 29′ U (mapo)40.303888888889-6.4863888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 29′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 481 m [+] | ||
| Areo | 49,2 km² | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Descargamaría (Elŝarĝu, Maria) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas parrilleros. La censita populacio en 2008 estis de 209 loĝantoj.
Situo
Descargamaría estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, inter Las Hurdes kaj la landlimo kun Portugalio, je altitudo de 481 m; je 117 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 177 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 49,2 km².
Ĝi limas norde kun El Sahugo kaj Robledillo de Gata, sude kun Santibáñez el Alto kaj Cadalso, oriente kun Pinofranqueado kaj okcidente kun Villasrubias kaj Robleda.
La tereno estas kruta kaj montara, kaj trapasas ĝin multnombraj rojoj kiuj enfluas en la rivero Árrago, ĉefa akso de la vilaĝo. Tiu kun Robledillo de Gata, estas la unikaj municipoj de la regiono kies akvoj fluas al la baseno de la rivero Doŭro, norde de la regiono, tra la bela valo de La Malena.
Ekonomio kaj historio
Agrikulturo kaj brutobredado. La microklimato de tiu parto de la montaro inter Ekstremaduro kaj Kastilio, kun atlantikaj ventoj kaj protekte de la proksimaj deklivoj, favoras varion de kultivoj (vito, olivarbaro, kaŝtanarbaro, legomoj, fruktoj ktp) kio mankis en la najbaraj teroj kastiliaj. Samtempe proksime estis la kastiliaj kultivoj (tritiko, hordeo, sekalo, aveno, cerealoj).
Tia ekonomio permesis tradician komercon inter du komarkoj kiuj interŝanĝis siajn produktojn. La manko de ĉefe vino kaj oleo en kastiliaj teroj kaj de cerealoj en ekstremaduraj helpis ekon de komerco el kiu Descargamaría estus iam simpla ejo por tia interŝanĝo de produktoj, kaj la vilaĝo naskiĝus ĉirkaŭ tiu neceso kaj kreskis laŭlonge de la ankoraŭ konata kiel Calle Real, tio estas Reĝa strato, kio estas simpla vojo kiu trapasas la vilaĝon. La unua parto de la nomo de la vilaĝo aludus al tiu komerco kun la nordaj zonoj post supreniro de la deklivoj, kie oni devus malŝarĝi la ŝarĝobestojn ĉu por helpi la supreniradon ĉu por interŝanĝo.
Eksteraj ligiloj
- Retejo pri Descargamaría Arkivigite je 2008-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri Descargamaría
- Amikaro "Los Parrilleros" Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




